Krásné Loučky | |
germane Schönwiese, pole Krasne Łączki | |
vilaĝo | |
Ponto trans rojo en Krásné Loučky | |
Oficiala nomo: Krásné Loučky | |
Ŝtato | Ĉeĥio |
---|---|
Regiono | Moraviasilezia regiono |
Distrikto | Distrikto Bruntál |
Administra municipo | Krnov |
Historia regiono | Ĉeĥa Silezio |
Najbaras kun | Linhartovy nordokcidente |
Domoj | 211 2009 |
Rivero | Opavice |
Situo | Krásné Loučky |
- alteco | 350 m s. m. |
- koordinatoj | 50° 07′ 29″ N 17° 38′ 19″ O / 50.12472 °N, 17.63861 °O (mapo) |
Katastro | 7,47 km² (747 ha) Krásné Loučky |
Loĝantaro | 573 (2021) |
Denseco | 76,71 loĝ./km² |
Unua skribmencio | 1330 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 794 01 |
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
Vikimedia Komunejo: Krásné Loučky | |
Portalo pri Ĉeĥio | |
Krásné Loučky (germane Schönwiese, pole Krasne Łączki) estas vilaĝo en Ĉeĥio, parto de urbo Krnov en distrikto Bruntál. Ĝi troviĝas proksimume 5,5 km nordokcidente de Krnov sur rivero Opavice. Kondukas tra ĉi tie fervojlinio Šumperk - Krnov kaj ŝoseo I/57. Vivas ĉi tie 573 loĝantoj (2021). En la jaro 2009 ĉi tie estis registritaj 211 adresoj.
Al la loka parto Krásné Loučky apartenas ankaŭ Kobylí kaj Chomýž.
Krásné Loučky estas ankaŭ nomo de katastra teritorio kun areo 7,47 km².
Geografio
Parto de la municipo etendiĝas en nordokcidenta direkto de urbo Krnov, sur la dekstra bordo de rivero Opavice kaj proksime kun limo kun Pollando. Parto de la municipo situas en okcidenta direkto de ŝoseo I/57 kuniganta Krnov kaj Město Albrechtice. Tra Krásné Loučky trafluas rojo Kobylí potok (dekstra alfluanto de Opavice).
Historio
La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1330. En la jaro 1742 la vilaĝo estis dividita inter Aŭstrio kaj Prusio. La aŭstria parto estas hodiaŭ en Ĉeĥio. La prusia parto hodiaŭ estas vilaĝo Krasne Pole en Komunumo Głubczyce en Pollando.
Loĝantaro
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 851 |
1880 | 928 |
1890 | 1 005 |
1900 | 1 031 |
1910 | 1 225 |
1921 | 1 364 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 1 403 |
1950 | 833 |
1961 | 933 |
1970 | 838 |
1980 | 656 |
1991 | 568 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 553 |
2011 | 601 |
2021 | 573 |
Transporto
Tra la vilaĝo kondukas ŝoseo I/57 kaj fervojlinio Šumperk - Krnov. Ĉirkaŭ la orienta rando de Krásné Loučky kondukas biciklista vojo Silezia magistralo (parto de reto de biciklistaj vojoj Opavice). La ponto en la polan vilaĝon Krasne Pole estas de la fino de la dua mondmilito disrompita.
Galerio
- Rojo
- Domo
- Vido el Ježník al Krásné Loučky
|