Kráľova Lehota | |
hungare: Királylehota, germane: Kaiserlich-Eisenhammer | |
municipo | |
Kráľova Lehota | |
Oficiala nomo: Kráľova Lehota | |
Lando | Slovakio |
---|---|
Regiono | Regiono Žilina |
Distrikto | Distrikto Liptovský Mikuláš |
Historia regiono | Supra Hungarujo |
Parto de | Liptov |
Riveroj | 4
|
Situo | Kráľova Lehota |
- alteco | 674 m s. m. |
- koordinatoj | 49° 01′ 20″ N 19° 47′ 37″ O / 49.02222 °N, 19.79361 °O (mapo) |
Areo | 19,608979 km² (1 960,898 ha) |
Loĝantaro | 611 (31.12.2010) |
Denseco | 31,16 loĝ./km² |
Orogenenezo montariĝo |
Liptova valkaldrono |
Unua skribmencio | 1361 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 032 33 |
Telefona antaŭkodo | +421-44 |
Aŭtokodoj | LM |
NUTS | 510564 |
Situo enkadre de Slovakio
| |
Situo enkadre de Regiono Žilina
| |
Vikimedia Komunejo: Kráľova Lehota | |
Retpaĝo: www.kralovalehota.sk | |
Portalo pri Slovakio | |
Kráľova Lehota, hungare Királylehota [kirAjlehota], germane Kaiserlich-Eisenhammer [kajzerlih-ejzenhamer] estas malgranda vilaĝo kaj municipo en Slovakio. Kráľova, király kaj kaiser signifas: de reĝo.
Situo
Kráľova Lehota situas ĉe kunfluejo de Blanka Vaho kaj Nigra Vaho (el tiu loko la rivero nomiĝas Váh), laŭ ĉefvojo kaj fervojo Poprad-Liptovský Hrádok. Liptovský Mikuláš troviĝas je 17, Liptovský Hrádok je 5 km.
Historio
La unua mencio okazis pri reĝa bieno en 1361. La fondita vilaĝo longe ricevis senimpostecon. La vilaĝanoj longe minadis feron kaj kupron. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Királylehota 541 homoj, (slovakoj en majoritato, hungaroj en minoritato). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Liptó, al distrikto de Liptóújvár, poste jam kiel Kráľova Lehota al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio.
Vidindaĵoj
- luterana novgotika preĝejo de 1894
- 9 klasikismaj nobeldomoj, unu el ili estis apartenaĵo de hungara skulptisto Alajos Stróbl
Famuloj
En la iama Királylehota naskiĝis:
- hungara inĝeniero Gyula Lehoczky
- hungara pentristo Gyula Stetka.