Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Kozmice
Kozmice
municipo
Kozmice kun preĝejo
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Kozmice
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Mezbohemia regiono
Distrikto Distrikto Benešov
Administra municipo Benešov
Historia regiono Bohemio
Montaro Beneŝova montetaro
Situo Kozmice
 - alteco 512 m s. m.
 - koordinatoj 49° 49′ 38″ N 14° 47′ 00″ O / 49.82722 °N, 14.78333 °O / 49.82722; 14.78333 (mapo)
Areo 7,96 km² (796 ha)
Loĝantaro 418 (2023)
Denseco 52,51 loĝ./km²
Unua skribmencio 1352
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 256 01 ĝis 257 25
NUTS 3 CZ020
NUTS 4 CZ0201
NUTS 5 CZ0201 529940
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 3
Bazaj setlejunuoj 3
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Kozmice (Benešov District)
Retpaĝo: www.kozmice-bn.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Kozmice estas municipo en Ĉeĥio en distrikto Benešov etendiĝanta en milde ondiĝinta pejzaĝo 12 km nordoriente de urbo Benešov. Vivas ĉi tie 418 loĝantoj (2023). Tra la vilaĝo kondukas ŝoseo kuniganta Benešov-on kaj Sázava-on. Laŭlonge laŭ ĝi estas koncentrita ne nur plimulto da konstruaĵoj, sed troviĝas apud ĝi ankaŭ frue gotika preĝejo de sankta Jakobo el la 14-a jarcento. Proksimume 200 m de la preĝejo ni povas trovi restaĵojn de fortikigita feŭda sidejo. Konsisto de la municipo estas ankaŭ vilaĝoj Kácova Lhota kaj Rousínov.

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Vranov, Čakov, Ostředek, Petroupim kaj Teplýšovice.

Historio

La unuajn menciojn pri la vilaĝo devenas el la jaro 1350 en konekso kun preĝejo, kiu estas ekde 1352 indikata kiel paroĥa. Tiu havas ĝis hodiaŭ evidente unuecan barokan reguligon. Donrajton super Kozmice havis en la jaroj 1358 - 1409 familio de Přísňákidoj, proprumantaj ankaŭ vilaĝon Teplýšovice kaj hodiaŭ jam pereintan vilaĝeton Mrchojedy. Post morto de Přísňák akiris la vilaĝon Václav z Kozmic, en 1408-1413 vicskribisto de landaj tabuloj. Petr z Kozmic helpis en 1448 kiel samideano de Jiří z Poděbrad dum sieĝado de Prago.

Je tri jarcentoj pli poste ni povas en kroniko legi pri sinjora gastigejo, kiu staradis kontraŭe la preĝejo kaj en kiu oni preparis en 1775 kamparanan ribelon kontraŭ laborego en konopišťa sinjorujo. Unu el partoprenintoj de la ribelo - Jakub Hanibal z Kozmic estis pafmortigita ĉe Konopiště kaj kelke da pluaj personoj estis post la nesukcesita ribelo arestitaj. La devena konstruaĵo de la sinjora gastigejo senĉese staras kaj ekde 1965 estas sur ĝi lokigita memortabulo.

Loĝantaro

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869545
1880626
1890678
1900575
1910654
1921543
JaroLoĝantoj
1930460
1950391
1961375
1970358
1980309
1991234
JaroLoĝantoj
2001231
2014289
2016310
2017316
2018317
2019320
JaroLoĝantoj
2020325
2021393
2022392
2023418

Pluaj fotoj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.