Kovácsvágás [kovAĉvAgAŝ] estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Borsod-Abaúj-Zemplén, en Distrikto Sátoraljaújhely. La loknomo signifas: forĝisto-tranĉo. La lastan komprenu: senarbigo.
Bazaj informoj
- Areo: 21 km²
- Alto super marnivelo: 152 m
- Koordinatoj de Tutmonda loktrova sistemo: 48.4527/21.5307
- Loĝantaro: 640
- Poŝtkodo: 3992
- Telefonprefikso: 47
Situo
Kovácsvágás situas en valo de rojo, meze de sakovojo. Pálháza troviĝas 5, Miskolc 100 km-ojn.
Historio
La loko estis loĝata dum la paleolitiko. La unua mencio devenis el 1427 en formo "Vagas", kies kampoj apartenis al familio Perényi [prenji], la vilaĝo al fortikaĵo Füzér. Dum la turka erao la vilaĝo senhomiĝis kaj en la 18-a jarcento rehomiĝis. Vilaĝservo estas migra poŝto.
Vidindaĵoj
- kalvinana preĝejo de 1815
- tombejo kun malnovaj tombŝtonoj
Famuloj
En Kovácsvágás naskiĝis instruisto János Warga.
Fontoj
- hungara kaj germana Vikipedioj
- Földrajzi Világatlasz, Budapest, 1992
- www.vendegvaro.hu
- www.gyaloglo.hu
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.