Kováčovce | |||
---|---|---|---|
municipo de Slovakio | |||
Administrado | |||
Statuso | Vilaĝo | ||
Lando | Slovakio | ||
Ŝtato | Slovakio | ||
Regiono | Banská Bystrica | ||
Distrikto | Veľký Krtíš | ||
Poŝtkodo | 991 06 | ||
Aŭtokodo | VK | ||
Telefonkodo | ++421-47-.... | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 318 (2021) [+] | ||
Loĝdenso | 27 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Koordinatoj | 48°05′30″N 19°27′30″O / 48.09167°N, 19.45833°O (mapo) Koordinatoj: 48°05′30″N 19°27′30″O / 48.09167°N, 19.45833°O (mapo) | ||
Alto | 150 m [+] | ||
Areo | 11,62 km² (1 162 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+1 (en somero +2) | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Kováčovce [+] | |||
Kováčovce, hungare Szécsénykovácsi [sEĉEnjkovAĉi] estas malgranda vilaĝeto kaj municipo en Slovakio.
Situo
Kováčovce situas laŭ dekstra bordo de Ipeľ, kiu estas ankaŭ la hungara landlimo (kontraŭe Hugyag etendiĝas), fine de sakovojo. Veľký Krtíš troviĝas je 19 km-oj.
Historio
La loko estis loĝata jam dum la bronzepoko. La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1295 en formo "Koachy". En 1828 loĝis tie 351 vilaĝanoj en 29 domoj. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Szécsénykovácsi 579 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Nógrád (reĝa departemento), al distrikto de Balassagyarmat, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko. Inter 1938-1945 Szécsénykovácsi rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. Ekde 1993 Kováčovce apartenas al Slovakio, kie en 2001 vivis 380 homoj, (251 hungaroj, 119 slovakoj).
Vidindaĵoj
Eksteraj ligiloj
Fontoj
- Hungara Vikipedio