Biologia klasado | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||||||||
Koturno estas grupa nomo por mezgrandaj birdoj en la familio de Fazanedoj. Oni uzas la esprimon fakte por specioj de 4 genroj en tiu familio, sed ankaŭ por almenaŭ kvar genroj de la familio de Odontoforedoj. Turnicedoj estas pli malproksimaj, sed estas similaj kaj foje ricevas tiun nomon.
Genroj kaj specioj
- Genro Coturnix
- Japana koturno, Coturnix japonica
- Komuna koturno, Coturnix coturnix
- Arlekena koturno, Coturnix delegorguei
- Nigrabrusta koturno, Coturnix coromandelica
- Aŭstralia koturno, Coturnix pectoralis
- Novzelanda koturno, Coturnix novaezelandiae - formortinta (1875)
- Bruna koturno, Coturnix ypsilophora
- Ĉina koturno, Coturnix chinensis
- Afrika koturno, Coturnix adansonii
- Kanaria koturno, Coturnix gomerae - prahistoria
- Genro Anurophasis
- Sudirmana koturno, Anurophasis monorthonyx
- Genro Perdicula
- Arbustara koturno, Perdicula asiatica
- Rokarbustara koturno, Perdicula argoondah
- Ruĝbeka koturno, Perdicula erythrorhyncha
- Manipura koturno, Perdicula manipurensis
- Genro Ophrysia
- Brova koturno aŭ Himalaja koturno, Ophrysia superciliosa (Draste Endanĝerita/Formortinta)
Ĉe la familio de Odontoforedoj aŭ Amerikaj koturnoj:
- Genro Callipepla aŭ Kalipeploj
- Genro Colinus aŭ Kolinoj
- Genro Oreortyx
- Genro Cyrtonyx
Kutimaro
Koturnoj estas malgrandaj, diketaj surteremaj birdoj. Ili estas semomanĝantoj sed ankaŭ manĝas insektojn kaj similajn malgrandajn predojn. Ili nestumas surgrunde kaj estas kapablaj de mallongaj, rapidaj ekflugoj. Kelkaj specioj kiaj la Japana kaj la Komuna koturnoj estas migrantaj kaj fluĝas por longaj distancoj.[1] [2] Kelkaj koturnoj estas bredataj grandnombre en farmoj. La Japana koturno estas bredata ĉefe por produktado de ovoj.
Kanto
Tiu kanto estas ege aprecata de la uzbekoj, kiuj kaptas koturnojn kaj tenas ilin en belaj punte ornamitaj kaĝoj por povi aŭdi ilin konstante.
Kiel manĝaĵo
Koturno estas tre ŝatata manĝaĵo. En Brazilo oni konsideras ĝiajn ovojn malforta afrodiziigaĵo.
Notoj
Eksteraj ligiloj
- Welwyn Quails Arkivigite je 2011-03-19 per la retarkivo Wayback Machine
|