Kotofluo, aŭ kotinundo, estas la plej rapida kaj flua tipo (ĉirkaŭ 80 km/h) de terglitoj. Ĝi konsistas el glitaĵo kun tre alta koncentro de detritaj materialoj, kiuj miksitaj al akvo (ekzemple de pluvo, sed ne nur) faras koton, kiuj venas al valo laŭ rapideco kiu povas atingi, kaj foje eĉ superi 10 m/s. La transportita materialo povas havi tre varian partiklograndaron, kaj simila fenomeno okazas foje pro portempaj ŝtopigo de la transportokanalo. Tiuj detritaj fluoj estas fenomenoj kiuj okazas foje en preskaŭ ĉiuj klimatregionoj, kaj estas tre gravaj okazoj kaj pro ties influo en la morfologia evoluo de la riverbasenoj en kiuj ili okazas, kaj pro la eventuala risko kiun ili povas okazigi ĉefe en montaraj areoj, pro ties alta detrukapablo, plej ofte pli damaĝa ol la teruo okazigita de la troa akvo de inundoj. Finfine akvo estas ĝenerale pli facile forigebla postinunde ol la koto, ĉefe se tiu sekiĝas kaj malmoliĝas enfermante havaĵojn kaj instalaĵojn. En tiuj areoj, la akvodisponeblo subite pliiĝas ofte pro tre fortaj precipitaĵoj (pluvo kaj neĝo plej ofte), kio povas okazigi pli grandan torentofluon de akvo sur la deklivoj, kio siavice trenas kaj transportas grandajn kvantojn de detrito kiuj poste aliĝos al la kotofluo.