Florkapo de Cotinus coggygria kun fruktoj kaj roso | ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Specioj | ||||||||||||
Cotinus coggygria - Eŭrazia kotino | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||
Kotino (Cotinus) estas holarktisa genro de anakardiacoj kun la specio (Cotinus coggygria) (tanaĵa) kotino.
La infloresko de la kotino estas tre disbranĉiganta kun flavaj floroj, longaj haroj, kiuj helpas la disvastiĝon de la frukteroj. La frukto estas pizogranda, ovoforma, dura. La folioj longas 5–8 cm, ovalaj, aŭ ovoformaj kun glata rando. La pinto estas obtuza, la folioj estas enharaj aŭ iomete lanugaj dorse. La folioj ruĝiĝas aŭtune.
La specio disvastiĝis de la Mediteraneo ĝis Ĉinio, en Hungario ĝi kreskas sur la karstaj partoj de montaroj Bükk, Mecsek, Bakony. Ĝia flava ligno vendiĝis kiel hungara flava ligno kaj servis por farbi felojn, vestaĵojn.
Ĝi estas kuracplanto, oni kolektas somere la foliojn de la planto, sen branĉetoj. El 4 kg verda folio iĝas 1 kg seka folio. La folioj (cotini folium) enhavas 10-30% (riĉe je ellag-acido) tanaĵon. (vidu tanino)
La bolaĵon (teon) de la folio oni uzas kontraŭ stomaka kaj intesta sangumado, obstina enterito; kiel gargarenzon kontraŭ gingivoatrofio, gorĝaj problemoj; kiel bolaĵon ĉe sidbanado okaze de sangumanta hemoroido. Oni ankaŭ uzas tion por la ŝvitantaj korpopartoj.