Kosmaj planlingvoj estas nomo donita de Sergej N. Kuznecov al kelkaj artefaritaj planlingvoj kiu havas la radikon kosm-, aŭ ekivalenton, en ĝia nomo. Laŭ la aŭtoro, tiu elekto ne estas hazarda, sed spegulas kelkajn ideojn de kosma komunikado, t. e., apero de tutmonda ne nur internacia, sed universala lingvo. Pro tio, Kunezcov opozicias kosmoglotikon, la scienco de kosmaj planlingvoj" kaj "interlingvistiko", scienco de internaciaj lingvoj.
La elpensinto de Volapuko, Johann Martin Schleyer, foje tradukis la nomon de sia lingvo per la grekorigina termino Kosmoglosse, ripetante la inventaĵon de la franco Lucien de Rudelle, kiu en 1858 donis la nomon Cosmoglossa al sia projekto de aposteriora internacia lingvo (alinomita ankaŭ Pantos Dimu Glossa).
Sed, laŭ la citita aŭtoro, ĝuste Volapük komencis la periodon de la vasta uzado de la radiko kosm- en la mondolingva terminaro. Radikon kosm- en la senco `tera mondo' ni trovas en nomoj de diversaj lingvoprojektoj:
- American Cosmo, Maurice Arnold, 1935.
- Cosmo-English, James Woodburn Hamilton, 1911.
- Kosmo, 1888, E.A. Lauda, Germanio.
- Kosmal Idioma (aŭ Orba), 1893, J. Guardiola, Hispanio/Francio.
- Lingvo Kosmopolita, 1912, kaj Lingvo Cosmopolita, 1913, René de Saussure, Svisio.
- Qosmiani, Qôsmianî aŭ Cosmian, 1922, W.M.L. Beatty, Usono.
- Cosman, 1927, H. Milner, Ĉeĥoslovakio.
- Cosmolingvia, 1927, S. Horowitz, Pollando.
- Kosmo (Schröder), 1949, G. Schröder, Nederlando.
- Kosmolinguo aŭ Cosmolingua, 1956, W. Stern, Hispanio.
- Lincos (= Lingua cosmica), 1956, ellaborita de H. Freudenthal.