Korsika lingvo | |
Dialektoj de la korsa | |
lingvo • moderna lingvo | |
---|---|
italaj latinidaj lingvoj | |
Parolata en | Korsiko |
Parolantoj | 151 000 |
Denaskaj parolantoj | 100.000-400.000 |
Skribo | latina alfabeto |
Oficiala statuso | |
Oficiala lingvo en | Oficiala lingvo en Sardio kaj rekonigita lingvo en Korsiko |
Lingva statuso | 3 sendube endanĝerigita |
Lingvaj kodoj | |
Lingvaj kodoj | |
ISO 639-1 | co |
ISO 639-2 | cos |
ISO 639-3 | cos |
Glottolog | cors1241 |
Angla nomo | Corsican |
Franca nomo | corse |
La korsika lingvo (a lingua corsa) estas latinida lingvo nun parolata en la insulo Korsiko, kiun Francio entenas. La lingvo, kiu havas ĉ. 400.000 parolantojn, montras similecojn kun la sarda lingvo kaj la lingvo de Toskanio. Ĝi viglas en tiu insulo, kie ĝi kunvivas kun la franca lingvo, kaj iom en la nordo de Sardio. Malgraŭ la fakto ke la korsika popolo tre ligiĝas kun la lingvo, ĝi estas laŭ Unesko malaperiĝanta. Ĝi estas dividebla en du malsamajn dialektojn : la cismonticu (alinome cismontano, "ĉiflanke de la montoj"), en la nordo (la departemento Haute-Corse) kaj simile al la toskana lingvo, kaj la pumuntincu (alinome oltramontano), en la sudo, kaj logike pli proksima el la sarda lingvo.
La lingvo estas evidente la plej bona rimedo por malkovri la korsikan kulturon. La korsika estas cetere tre riĉa en proverboj kaj kantoj.
Specimeno
Patro Nia (PATER NOSTRU)
Pater nostru chì stai in i celi,
ch'ellu sia santificatu u to nome;
ch'ellu venghi u to regnu;
ch'ella sia fatta a to vuluntà,
in celu cum'è in terra.
U pane chì ci abbisogna, dà ci lu oghje,
è togli ci i nostri debbiti,
cum'è no l'avemu tolti à quelli chì ci devianu.
È ùn ci purtà micca ver di a tentazione,
ma franca ci da u male.
Ame.
Muziko
Aŭdeblis kanto en la korsika (O Generale) dum la Eurovision minorities languages 2022[1][2].
Referencoj
- ↑ Eŭrovido de la minoritataj lingvoj estas reta kantkonkurso specife por kantoj en regionaj dialektoj aŭ lingvoj, planlingvoj kaj kreolaj lingvoj tra la mondo.
- ↑ Voce Ventu, O Generale, kanto dum Eurovision Minorities Languages 2022, la Eŭrovida kantkonkurso por minoritataj lingvoj, planlingvoj kaj kreolaj lingvo, YouTube.
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- Korsikaj proverboj ĉe Vikicitaro (korsike, france, angle)
- Korsika akademio
- ADECEC: A cultura corsa nant'à u Web
- a lingua corsa adatta à e nove tecnulugie (korsike)
- Vortareto Korsika-Itala
- Etnologa dosiero pri la korsika (angle)