Tokyu Corporation | ||
---|---|---|
Tokyu Corporation | ||
holdingo • publika kompanio • major railway company vd | ||
Dum | 2-a de septembro 1922 - nekonata/nuntempe | |
Antaŭulo | Dai-Tokyu | |
Jura formo | japania akciofirmao | |
Fondita | 1a de septembro 1922 | |
Fondintoj | Keita Gotō vd | |
Sidejo | Japan, Tokyo, Shibuya-ku, Nanpeidaicho 5-6 | |
Lando | Japanio | |
Agokampo | fervojo | |
ISIN-kodo | JP3574200006 | |
filiaj kompanioj | Izukyu Holdings • Tokyu Department Store • Tokyu Store • Tokyu Bus • Tokyu Hotels • Mauna Lani Bay Hotel & Bungalows • Tokyu Railways • Tokyu Lifia vd | |
Posedataj kompanioj | Tokyu Fudosan Holdings vd | |
TTT | www.tokyu.co.jp | |
Korporacio Tokyu aŭ Tokyo-Kyuko (japane: 東京急行電鉄株式会社 [Tōkjō Kjūkō dentecu kabuŝiki-gaiŝa], angle: Tokyu Corporation, laŭvorte: akci-kompanio Elektra Fervojo "Tokia Ekspreso") estas granda japana privata fervoja kompanio, kies linioj situas en Tokio kaj ĝia ĉirkaŭaĵo. En Japanio la kompanio estas konata ankaŭ per sia mallongiga nomo "Tokju Dentecu" (東急電鉄 [Tōkjū dentecu]). La linioj de Tokju formas fervojan reton, kiu ligas la centron de Tokio kun okcident-suda parto de Tokio kaj kun gubernio Kanagavo (inkluzive de ĝia ĉefurbo Jokohamo).
Historio
La korporacio Tokju estas fondita la 2-an de septembro 1922 kiel "Elektra Fervojo Meguro-Kamata" (目黒蒲田電鉄 [Meguro Kamata dentecu], angle: Meguro-Kamata Electric Railway) kaj poste renomita al "Toki-Jokohama Elektra Fervojo" (東京横浜電鉄 [Tōkjō Jokohama dentecu]). En 1943 ĝi ricevis sian nunan nomon. Ekde 1944 ĝis 1948 al la kompanio apartenis ankaŭ linioj de jenaj nuntempaj fervojaj kompanioj: Korporacio Kejkju, Korporacio Keio kaj Elektra Fervojo Odakju. Dum tiu periodo la kompanio estis parole konata kiel "Granda Tokju" (大東急 [Dai Tōkjū]).
Linioj
La fervoja reto de la korporacio Tokju enhavas 7 linioj kun komuna longo 99,5 km. Ĉiuj stacioj de la linioj situas en Tokio kaj gubernio Kanagaŭa.
Nomo de linio | Fina stacio | Fina stacio | Nombro de stacioj |
Longo (km) |
Malfermo | Maksimuma rapideco |
Emblemo | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Esperanta | japana | japana prononco | |||||||
■ Tokju-Tojoko | 東急東横線 | [Tōkjū Tōjoko-sen] | Ŝibuja | Jokohamo | 21 | 24,2 | 1926 | 110 km/h | TY |
■ Tokju-Meguro | 東急目黒線 | [Tōkjū Meguro-sen] | Meguro | Hijoŝi | 13 | 11,9 | 1923 | 110 km/h | |
■ Tokju-Den-en-toŝi | 東急田園都市線 | [Tōkjū Den-entoŝi-sen] | Ŝibuja | Ĉuo-Rinkan | 27 | 31,5 | 1907 | 110 km/h | DT |
■ Tokju-Oimaĉi | 東急大井町線 | [Tōkjū Ooimaĉi-sen] | Oimaĉi | Mizonokuĉi | 15 | 10,4 | 1927 | 85 km/h | |
■ Tokju-Ikegami | 東急池上線 | [Tōkjū Ikegami-sen] | Gotanda | Kamata | 15 | 10,9 | 1922 | 80 km/h | |
■ Tokju-Setagaja | 東急世田谷線 | [Tōkjū Setagaja-sen] | Sangen-Ĝaja | Ŝimo-Takajdo | 10 | 5,0 | 1925 | 40 km/h | |
■ Tokju-Tamagaŭa | 東急多摩川線 | [Tōkjū Tamagaŭa-sen] | Kamata | Tamagaŭa | 7 | 5,6 | 2000 | 80 km/h |
Krome, la korporacio Tokju administras la linion ■ Kodomonokuni (linio inter stacioj Nagacuta kaj Kodomonokuni kun longo 3,4 km) sub kontrakto kun la kompanio Fervojo Jokohama Minato-Miraj.
- Serio 300 de Tokju
- Serio 1000 de Tokju
- Serio 2020 de Tokju
- Serio 3000 de Tokju
- Serio 9000 de Tokju
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- Oficiala paĝo (japane, angle, ĉine, koree)
- Horaro de fervojaj linioj en Kanto: privataj (kaj metroaj) linioj Arkivigite je 2012-11-26 per la retarkivo Wayback Machine (japane)