La Korpomasa indico (KMI, angle mallongigite al ’’BMI’’) estas mezurnombro por taksi la homan korpopezon en kilogramoj rilate al la kvadrato de la alto en metroj. Ĝin elpensis Adolphe Quetelet. La indico estas ofte diskututa, ĉar ĝi ne kalkulas pri la individua korpokonstruo je graso kaj muskolo. Ĝi donas nur ĝeneralan informon por averaĝaj personoj. Ekz. ĉe korpokultivistoj, ĝi donas misgvidajn nombrojn (tropezon) pri trodikeco, fakte temas pri forta muskolaro.
Kalkulo
![](../I/Body_mass_index.png.webp)
Korpomasa indico
|
Oni povas uzi la sekvantan formulon por kalkuli la korpomasan indicon:
Mezurunuo de la maso ... kg;
mezurunuo de la alto ... m.
La indicoj de normalpezaj personoj estas 18,5 kg/m² ĝis 24,9 kg/m². Tropezaj personoj havas indicon super 30 kg/m².
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.