Kornél Sziklay | |
---|---|
Kornél Sziklay | |
Persona informo | |
Naskonomo | Stein Samu |
Naskiĝo | la 7-an de decembro 1869 en Pest (urbo) (Hungara reĝlando) |
Morto | la 6-an de aŭgusto 1919 en Budapeŝto (Hungara reĝlando) |
Tombo | Juda tombejo sur Kozma strato |
Ŝtataneco | Hungara reĝlando |
Familio | |
Frat(in)o | Szeréna Sziklai |
Edz(in)o | Rózsa Szilassy |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Kornél Sziklay [siklai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Sziklay Kornél estis hungara aktoro, teatrestro, komikisto. Lia origina nomo estis (laŭ hungarlingve kutima nomordo) Stein Samu [ŝtejn ŝamu] ĝis 1904, lia prenita familia nomvarianto estis Sziklai. Lia edzino estis Rózsa Szilassy, lia fratino estis Szeréna Sziklai.
Kornél Sziklay[1] naskiĝis la 7-an de decembro 1869 en Pest (urbo), li mortis la 6-an de aŭgusto 1919 en Budapeŝto.
Biografio
Kornél Sziklay devenis el juda familio. Li debutis kiel aktoro en Szentendre en 1887. Li estis aktoro poste ekzemple en teatra kompanio de Lajos Makó (1890–1891), en 1891 en Miskolc ĉe Imre Halmai, ĉe Gerő Aradi (1892–1893), en Győr ĉe János Komjáthy. En la teatra jaro 1896 li estis membro de la ĵus malfermita Gaja Teatro. Inter 1897–1905 li estis membro de Teatro Magyar, dum en 1904 li fondis malgrandan teatron, baldaŭ ankaŭ kabaredon. Li verkis teatraĵojn. Li edziĝis en 1900.
Liaj teatraĵoj (elekto)
- Rendez-vous (muzika komikaĵo, 1893)
- Mike Dénes leánya (popola teatraĵo, 1897)
- Napoleon (muzika teatraĵo, 1903)
Liaj teatraj roloj (elekto)
- de:Carl Millöcker: de:Der Bettelstudent - Ollendorf
- Ferenc Lehár: Drótostót - Pfefferkorn
- Jenő Huszka: Gül Baba - Mujkó
- Johann Strauß (filo): La Vesperto - Zsupán
- en:Robert Planquette: en:Les cloches de Corneville - Gáspár
- Mór Jókai: A Barangok - Tallérosy
- en:Sidney Jones (composer): en:The Geisha - Vun Ĉi
- en:Charles Lecocq: en:La fille de Madame Angot - Larivaudier