Kornél Gelley | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 5-an de marto 1932 en Budapeŝto |
Morto | 19-an de marto 1989 (57-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo |
Okupo | |
Okupo | voĉaktoro • aktoro |
Kornél Gelley [gelei], laŭ hungarlingve kutima nomordo Gelley Kornél estis hungara aktoro, voĉoaktoro.
Kornél Gelley naskiĝis la 5-an de marto 1932 en Budapeŝto, li mortis la 19-an de marto 1989 en Budapeŝto.
Biografio
Kornél Gelley frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li akiris diplomon en Teatra Akademio en 1954. Post siaj studoj li aliĝis al trupo de Teatro de Kecskemét, sed en la sekva jaro li estis membro de Teatro Szigligeti (Szolnok). Inter 1961 kaj 1982 li apartenis al Nacia Teatro (Budapeŝto), poste li estis fondinta membro de Teatro Katona József. Li ofte ricevis ankaŭ filmajn rolojn. Li ricevis 3 premiojn inter 1965-1982.
Elektitaj teatraj roloj
- William Shakespeare:
- Reĝo Lear - duko Alban
- Romeo kaj Julieta - Capulet
- Somermeznokta sonĝo - Demetrius
- Rikardo la 2-a - duko York
- Henriko la 4-a - Bardolph
- Imre Madách: La tragedio de l' homo - apostolo Petro; imperiestro Rudolf
Elektitaj kinejaj filmaj roloj
- La kaporalo kaj la aliaj
- Filoj de la ŝtonkora homo
- Nuda diplomato
Elektitaj televiziaj filmaj roloj
- Bors (serio)
- A lőcsei fehérasszony
- La tragedio de l' homo (televizia versio)
Dubladaj roloj
- en eksterlandaj filmoj hungaraj voĉoj de Peter O'Toole, Charlton Heston, Jean Rochefort kaj aliaj
Fontoj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.