Biologia klasado | ||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||||||
Species | ||||||||||
| ||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||
La Korkorakedoj (Corcoracidae) estas tre malgranda familio en la ordo de la Paseroformaj birdoj (Passeriformes). Ĝi entenas nur du genrojn, kaj ĉiu genro havas nur unu specion. Ambaŭ specioj estas endemiaj en Aŭstralio.
En la konduto la parenceco inter ambaŭ specioj estas senpere evidenta: Ambaŭ estas alte sociemaj, pasigas multan tempon nutraĵon serĉante je specifa irmaniero tra falinta foliaro, preskaŭ konstante vokante unu al la alia; kaj ambaŭ specioj reagas al alvenantaj homoj per tuja komuna forflugado en proksiman arbon, kie ili atendas la finon de la perturbo, ofte proksime grupiĝante duope, triope, sinpurigante.
La angla nomo por Strutideo Apostlebird (Apostolbirdo), substrekas la sociemon, ĉar pri la apostoloj estas dirite, ke ili estis dek duope kune. Fakte la birdoj grupiĝas ses- ĝis dudekope.
Specioj
- Nigrabeka korkorako, Corcorax melanorhamphos, simple: Korkorako
- Cindra strutideo, Struthidea cinerea, simple: Strutideo
Bildaro
Eksteraj ligiloj
- Corcoracidae videos on the Internet Bird Collection