Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Gallicolumba

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Kolomboformaj Columbiformes
Familio: Kolombedoj Columbidae
Genro: Gallicolumba Gallicolumba
Specio: '''Gallicolumba''' ''Gallicolumba''
= Heck 1849
Aliaj Vikimediaj projektoj

KorkolombojGallicolumba estas genro de birdoj de la familio de Kolombedoj kiu inkludas turtojn kaj kolombojn. Tiu ĉi genro enhavas grundokolombojn kiuj loĝas en pluvarbaroj de Filipinoj, Indonezio kaj de la regiono de Pacifiko. Tiu ĉi genro inkludas la grundokolombojn de insuloj de Pacifiko kaj la korkolombojn de Filipinoj. Tiuj lastaj estas nomataj tiel pro tre rimarkinda ruĝega makulo en siaj brustoj kiu aspektas kiel sangoverŝanta vundo en kelkaj specioj; ĝi estis vidata de naturalistoj kiel vundo farita per ponardo. La dieto de kolomboj de tiu genro konsistas el fruktoj kaj semoj.

Taksonomio

Nuntempe ĉirkaŭ 20 specioj estas vivantaj. El la plej grandaj genroj de Kolombedoj, Gallicolumba estas la plej affected de formorto. 3-4 specioj estis malaperintaj ekde la 18-a jarcento, kaj plej parto de la restantaj malpliiĝas en nombroj, estas minacataj pro formorto aŭ havas perditajn subspeciojn pro mediperdo, enmetitaj specioj aŭ troa ĉasado. Krome, estas kelkaj specioj neniam pristuditaj vivaj kaj konataj nunn pro ostoj subfosiliaj. Tiuj malaperiĝis dum la homa setlado ĉe Suda Pacifiko (ĉ. 3000 a.K. - 1400).

Ostoj de Gallicolumba estas sufiĉe diferencaj por rekoni facile tiun genron. Ankoraŭ la evolua aliĝo de formortintaj specioj estas ofte malcerta. Ĉefe, plej formortintaj polineziaj taksono ĉeestas en la areo kie kuniĝis la stirpo de blankkapaj (G. jobiensis, G. erythroptera) kaj la Melanezia disvastigo kiu alportis la G. sanctaecrucis kaj G. stairi, kaj probable G. rubescens.

  • Luzona korkolombo, Gallicolumba luzonica
  • Mindanaa korkolombo, Gallicolumba crinigera (criniger estas literuma eraro en la priskribo)
  • Mindora korkolombo, Gallicolumba platenae
  • Negrosa korkolombo, Gallicolumba keayi
  • Sulua korkolombo, Gallicolumba menagei - probable formortinta (malfruaj 1990aj jaroj?)
  • Cinama korkolombo, Gallicolumba rufigula
  • Sulavesa korkolombo, Gallicolumba tristigmata
  • Blankbrusta grundokolombo, Gallicolumba jobiensis
  • Norfolka grundokolombo, Gallicolumba norfolciensis - formortinta (ĉ.1800)
  • Blankgorĝa grundokolombo, Gallicolumba xanthonura
  • Rota grundokolombo, Gallicolumba sp. - prahistoria birdo
  • Karolina grundokolombo, Gallicolumba kubaryi
  • Polinezia grundokolombo, Gallicolumba erythroptera
    • Blankkapa polinezia grundokolombo, Gallicolumba erythroptera albicollis - probable formortinta (20-a jarcento); taksonomia statuso nesolvita
  • Granda grundokolombo, Gallicolumba nui - prahistoria birdo
  • Hendersona grundokolombo, Gallicolumba leonpascoi - prahistoria birdo
  • Novkaledona grundokolombo, Gallicolumba longitarsus - prahistoria birdo
  • Timida grundokolombo, Gallicolumba stairi
  • Sanktakruca grundokolombo, Gallicolumba sanctaecrucis ( endemia en la Vanuatuaj pluvarbaroj )
  • Tana grundokolombo, Gallicolumba ferruginea - formortinta (malfrua 18-a-19a jarcento) ( Vanuatuaj pluvarbaroj )
  • Dikbeka grundokolombo, Gallicolumba salamonis - formortinta (mez-20-a jarcento)
  • Markeza grundokolombo, Gallicolumba rubescens
  • Bronza grundokolombo, Gallicolumba beccarii
  • Palaŭa grundokolombo, Gallicolumba canifrons
  • Vetara grundokolombo, Gallicolumba hoedtii

Bibliografio

  • Gibbs, David; Barnes, Eustace & Cox, John (2001): Pigeons and Doves. Pica Press, The Banks, ISBN 1-873403-60-7
  • Steadman, David William (2006): Extinction and Biogeography of Tropical Pacific Birds. University of Chicago Press. ISBN 0-226-77142-3
  • del Hoyo, J.; Elliot, A. & Sargatal, J. (editors). (1997). Handbook of the Birds of the World. Volume 4: Sandgrouse to Cuckoos. Lynx Edicions. ISBN 84-87334-22-9
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.