Korinna Spala | |
---|---|
![]() Korinna Spala | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 21-an de aŭgusto 1977 (46-jaraĝa) en Sárospatak |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Reĝo Sankta Stefano |
Okupo | |
Okupo | dancisto • koreografo |
Korinna Spala [ŝpala], laŭ hungarlingve kutima nomordo Spala Korinna estas hungara dancisto, koreografo. Ŝia neuzita persona nomo estis Krisztina.
Korinna Spala[1] naskiĝis la 21-an de aŭgusto 1977 en Sárospatak.
Biografio
Korinna Spala akiris kulturistan diplomon en Kampuso de Jászberény en 2000, en la sekva jaro popoldancistan diplomon en Hungara Dancarta Altlernejo, en 2004 samloke dancistan diplomon, post du jaroj baletistan diplomon. Jam ekde 1995 ŝi dancis en prestiĝa muzika ensemblo, inter 1999-2001 en Szeged, inter 2002-2007 en baleta trupo de Nacia Teatro (Pécs), pli poste en pluraj lokoj de Budapeŝto. Ŝi ankaŭ faris koreografiajn taskojn. Ŝi ricevis premiojn inter 1999-2008.
Ŝiaj elektitaj dancaj roloj
- A Csodaszarvas (1995-1997)
- Sárember (1999)
- Carmina Burana (2000)
- Carmen (opero) (2002)
- La Nuksrompilo (2002, 2008)
- Bahnhof (2007)
- Romeo kaj Julieta (baleto, 2008)
- Egy nap dátum nélkül (2013)
Ŝiaj koreografiaĵoj (elekto)
- Pestiesti (2007)
- Ellentétek vonzásában (premiita, 2008)
- Óz a nagy varázsló (2008)
- Lifeoholic (2008)
Fontoj
Referencoj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.