Korimbo [1] estas simpla nefinita floraro. La malsameco kun la grapolo estas ke ĉiuj floroj pozicias preskaŭ en la sama ebeno, ĉar ju pli la flortigoj estas for de la centro, des pli ili estas longaj. Se la flankaj branĉoj estas tiom plilongigitaj, ke la floroj formas funelon, oni nomigas ĝin funela korimbo, ekzemple ĉe la filipendulo.
Kunmetitaj floraroj
Povas esti kunmetitaj floraroj kun korimbo, kiel ekzemple la milfolia akileo, kies la floraro estas korimbo de kapituletoj.
Referencoj
- ↑ Plena Ilustrita Vortaro 2002 p. 609 : Alcentra infloresko, parenca al grapolo, en kiu ĉiuj floroj estas preskaŭ samnivelaj, ĉar la pedunkloj de la supraj floroj estas mallongaj, dum tiuj de la malsupraj estas des pli longaj, ju pli malsupre lokiĝas ilia bazo.
|
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.