Instruistaj korektosignoj
Korektosignoj estas signoj uzata per instruistoj, per kiuj ili montras al lernantoj lingvajn aŭ skribajn erarojn. Ofte ili simple uzas inkon de malsama koloro, ol tiu de la lernanto, kaj libere komentas, sen multaj specialaj signoj.
Eldonaj korektosignoj
Aŭtoroj, eldonistoj kaj tipografiistoj bezonas korektosignojn por sufiĉe variaj specoj de eraroj. eldoneja provlegisto povas ekzemple decidi pri enpaĝiga ŝanĝo, kiun oni poste ne konfuzu kun tekstaldono.
Historio
Frue teksto-profesiuloj de presarto starigis klarajn korektosignojn. Jam en 1608, en la germana urbo Lepcigo, Hieronymus Hornschuh publikigis latinan manlibron orthotypographia. Ĝi montras sortimenton de korektosignoj, el kiuj plimulto nuntempe plu validas.
Aspekto
Ĝenerale la signoj estas dupartaj: la unua parto en la linio mem indikas la korektindan lokon, la dua parto en la marĝeno ripetas aŭ precizigas la korektaĵon. Tiel la marĝena noto facile rimarkeblas, kaj disponas pli grandan spacon.