Japana imperialismo en Koreio | |||||||||||||||
Plena origina nomo: | |||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| |||||||||||||||
|
| ||||||||||||||
kolonio • eksa administra teritoria unuo • politika teritoria divido | |||||||||||||||
Geografio
| |||||||||||||||
Ĉefurbo: | |||||||||||||||
Loĝantaro | |||||||||||||||
Kvanto de loĝantoj: |
13 128 780 | ||||||||||||||
Ŝtat-strukturo | |||||||||||||||
| |||||||||||||||
Japana okupado de Koreio (en Koreio nomata Japana imperia periodo aŭ Periodo de la armita okupado fare de Japanio) estas la periodo en historio de Koreio, kiam la lando estis okupita de Japana Imperio. La japana influo al Koreio draste fortiĝis komence de la 20-a jarcento, speciale post la subskribo de la pakto pri protektado (1905). En 29-a de aŭgusto 1910 Koreio estis aneksita de Japanio kun japana-korea aneksa traktato.
Dum la japana rego korea kulturo estis rigardata malgrava kaj primitiva rilate al japana kulturo. Dum la Dua mondmilito multaj koreoj devis servi al Japanio kiel komfortulinoj, laboristoj kaj soldatoj.
La japana okupado finiĝis en 1945, kiam Japanio kapitulaciis.
Sekvoj de la okupado ĝis nun malhelpas rilatojn inter la du landoj ĉefe pro malsamaj pritaksoj de la okazintaĵoj. Interalie, la korea flanko insistas pri multaj malhumanaj agoj de la japana flanko, kiujn en Japanio oni malfacile agnoskas, kaj insistas pri la oficiala pardono. Koreoj ankaŭ ĝenerale ne ŝatas la manieron, kiel la okazintaĵoj estas priskribitaj en japanaj lernejaj lernolibroj. Restis ankaŭ teritoriaj disputoj pri kelkaj insuloj kaj pri internacie uzataj japandevenaj geografiaj nomoj (kiel Japana maro, kiun koreoj preferas nomi Orienta maro).