Korbo estas portebla ujo el kunplektitaj salikvergetoj (vimenaĵo), bastorubandoj, pajlaj aŭ junkaj trunketoj, metalfadenoj kaj similaj, por enteni diversajn objektojn.
Speciala korbo estas la naso, kiu estas konusforma korbo el salikaj vergetoj aŭ el dratoj por kapti fiŝojn. Tra ĝi povas flui la akvo, sed la fiŝoj ne povas tranaĝi ĝin. La serĉnaso estas tia naso, kies fundo mankas : oni premas ĝin al akvofundo kaj desupre provas kapti la fiŝojn (per reto).
De la Biblio estas fama la Korbo de Moseo kiu estis fakte plektita korbo el kaŭĉuko kovrita per argilo kaj gudro, por malebligi la eniron de akvo. La antikvaj egiptoj scipovis plekti grandajn korbojn por navigi sur la akvo.
En tradiciaj kaj antaŭindustriaj socioj estas ofta vidaĵo spekti kampara virino iranta kaj portanta korbon sur la kapo; En la antikva Grekio estis akceptita la kutimo de la kaneforo, en kiu junaj virinoj, kiuj ankoraŭ ne edziĝis, ricevis la honoron porti korbon kun la akcesoraĵoj destinitaj al tradiciaj oferaj ritoj.
En la retumila mondo, la nomo Korbo povas esti retpaĝa aĉetokorbo. La korbo ankaŭ foje simbolas uteron [1] aŭ virinecon.
Kreivo
Estas diversaj teknikoj uzataj por kunplekti korbon, kaj la elekto dependas kaj de la materialo kaj de la uzo de la produkto. La kapablo mane teksi diversajn ujon, per multfoja rigida ripetado de iuj bazaj nodoj (kunigoj), implicas la imagopovo de la homo elpensi kaj rigide sekvi teknikajn instruojn.
Plivaloriga recikligo
Ekde la lastaj jaroj de la 20-a jarcento, kun la disvolviĝo de ekologia konscio kaj la grandanta bezono kaj neceso de recikligo, okazas pli kaj pli la produktado de korboj kaj ujoj el industriaj materialoj ne plu uzataj kiel, pecetoj da ŝtofo, malnova fotografia filmo, ĉiaspecaj ŝnuroj, elektraj kabloj kaj diversaj dratoj.
Vidu ankaŭ
Popoldiraĵoj
Ne metu ĉiujn ovojn en unu korbo!
Proverbo
Ekzistas proverbo pri korbo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof[2]:
„ Pano estas alportita, korbo estu forĵetita. ”
Referencoj
- ↑ J.E. Cirlot, A Dictionary of Symbols,: Jack sage, New York: Barnes & Noble, 1995, 1971, עמ' 23, ISBN 0-88029-702-6.
- ↑ Lernu. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2010-01-27.