Biologia klasado | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||
Koracioj estas pli propre la birdoj de la genro Coracias de la familio de Koraciedoj, familio de Malnova Mondo de preskaŭpaserinaj birdoj rilataj al alcionoj kaj abelmanĝuloj. Ili kunhavas similan kolorplenan aspekton de tiuj grupoj, ĉefe el bluaj kaj brunaj. La du internaj antaŭenaj fingroj estas konektitaj, sed ne la ekstera.
Ili estas insektovoruloj, kutime predantaj siajn predojn en aero dumfluge. Ili ofte ripozas elstare dumĉasado, kiel gigantaj lanioj. Tiuj birdoj estas tre akrobataj dumfluge.
La specioj en taksonomia ordo estas jenaj:
- Eŭropa koracio (Coracias garrulus)
- Abisena koracio (Coracias abyssinica)
- Lilbrusta koracio (Coracias caudata)
- Rakedvosta koracio (Coracias spatulata)
- Ruĝkapa koracio (Coracias noevia)
- Azia koracio (Coracias benghalensis)
- Teminka koracio (Coracias temminckii)
- Bluventra koracio (Coracias cyanogaster)
Referencoj
- Kingfishers, Bee-eaters and Rollers de Fry, Fry kaj Harris, ISBN 0-7136-8028-8
Eksteraj ligiloj
- Filmoj de koracioj ĉe Interreta Birdokolekto
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.