La Konversacia Esperantista Klubo de Kopenhago (mallonge KEK, dane Københavns Esperanto Klub) estas la plej malnova esperanto klubo en Danio fondita la 2-an de januaro 1908.
Historio
Preskaŭ ĉiuj de la membraro en 1908 jam lernis Esperanton pere de trimonata vespera kurso, en kiu partoprenis 412 lernantoj, aranĝita de la dana gazeto Politiken aŭtune 1907. La unua klubejo troviĝis ĉe adreso: Kongens Nytorv 8, 1050 Kopenhago K. La unua prezidanto de la klubo estis Kaj Bendix.
26.08. - 28.08.1908: Postkongreso en Kopenhago okaze de la 4-a Universala Kongreso en Dresdeno. Ludoviko Zamenhof kaj 80 personoj el 16 nacioj gastis Kopenhago.
La programo kaj rilatoj al aliaj grupoj
Aktuala programo: ĉiusemajne, nuntempe lunde, okazas kunveno en la Kulturdomo (adreso: Dortheavej 61,2400 Kopenhago NV). Tiuj kunvenoj estas aranĝitaj kune kun DEFA Dana Esperantista Fervojista Asocio. Samloke troviĝas la oficejo de la Dana Esperanto-Asocio kaj la biblioteko de Poul Thorsen.
Kelkfoje oni aranĝas prelegojn kun junuloj de la Dana Esperantista Junulara Asocio.
KEK Prezidantoj 1908 - 2008
Prezidanto | prezidis ekde ... | ĝis ... |
---|---|---|
Kaj Bendix | 2/1 1908 | - 29/10 1908 |
Georg Hinrichsen | 29/10 1908 | - 29/1 1914 |
Martin Blicher | 29/1 1914 | - 3/2 1916 |
Georg Hinrichsen | 3/2 1916 | - 1/2 1917 |
Martin Blicher | 1/2 1917 | - 31/1 1918 |
Chr.Heilskov | 31/1 1918 | - 20/2 1919 |
Martin Blicher | 20/2 1919 | - ? 1924 |
Georg Hinrichsen | ? 1924 | - 28/5 1930 |
Poul Jørgensen | 28/5 1930 | - 18/10 1933 |
Holger Ærsøe | 18/10 1933 | - 28/1 1936 |
Mikkelsen Kjær | 28/1 1936 | - 7/10 1937 |
Poul Møller | 7/10 1937 | - 31/1 1938 |
Frode Ulrich | 31/1 1938 | - 12/10 1939 |
Ida Christensen | 12/10 1939 | - 30/1 1944 |
Gustav Kühlmann | 30/1 1944 | - 19/1 1955 |
Svend Dragsted | 19/1 1955 | 23/1 1957 |
Benny Vemmer | 23/1 1957 | 1/9 1957 |
Aksel Nielsen | 1/9 1957 | 22/1 1958 |
Gustav Kühlmann | 22/1 1958 | 19/2 1997 |
Jytte Sunekær | 19/2 1997 | 14/2 2005 |
Kim J. Henriksen | 14/2 2005 | - 19/2 2007 |
Betty Chatterjee | 19/2/2007 | - |
Eksteraj ligiloj
- Fervojista klubo en Kopenhago
- - dana - Kopenhaga Esperanto-klubo Arkivigite je 2007-06-10 per la retarkivo Wayback Machine