Kopaniny | |
germane Krugsreuth | |
vilaĝo | |
Kopaniny | |
Oficiala nomo: Kopaniny | |
Ŝtato | Ĉeĥio |
---|---|
Regiono | Regiono Karlovy Vary |
Distrikto | Distrikto Cheb |
Administra municipo | Aš |
Historia regiono | Bohemio |
Montaro | Smrčiny |
Situo | Kopaniny |
- alteco | 673 m s. m. |
- koordinatoj | 50° 15′ 45″ N 12° 13′ 37″ O / 50.26250 °N, 12.22694 °O (mapo) |
Katastro | 3,54 km² (354 ha) Kopaniny |
Loĝantaro | 123 (2021) |
Denseco | 34,75 loĝ./km² |
Unua skribmencio | 1315 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 352 01 |
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
Vikimedia Komunejo: Kopaniny (Aš) | |
Portalo pri Ĉeĥio | |
Kopaniny (germane Krugsreuth) estas vilaĝo en Ĉeĥio, parto de urbo Aš, troviĝanta en distrikto Cheb. En la jaro 2021 ĉi tie daŭre vivis 123 loĝantoj.
Kopaniny estas ankaŭ nomo de katastra teritorio kun areo 3,54 km².
Geografio
Kopaniny troviĝas 5 kilometroj nordoriente de Aš, inter vilaĝo Doubrava kaj municipo Podhradí. La vilaĝo estas disigita en valo sub monteto Kopaninský vrch, en supermara alteco 645 metroj.
Historio
Kopaniny estiĝis verŝajne jam en la 12-a jarcento, sed unua dokumentita mencio deveneas nur el la jaro 1315, kiam la vilaĝon proprumis Feiltschové ze Sachsgrünu. En interŝanĝo de la 13- kaj la 14-a jarcentoj la vilaĝo apartenis al Neubergidoj. Pli poste, dum milito de gento Neubergidoj el Cheb Kopaniny estis okupita fere de la ĥebanoj. Pluaj posedantoj de la vilaĝo estis Zedtwitz, kiuj akiris grandan influon en la tuta terlango de Aš dum longa tempo. Zedtwitzidoj konstruis en Kopaniny burgon. post tio, kiam la posedaĵo de Zedtwitidoj estis dividita inter kelke da gentaj branĉoj, Kopaniny fariĝis sidejo de unu el ili.
En la jaro 1537 estas enskribita raporto pri kastelo en Kopaniny. Tiu estis parte detruita jam en la jaro 1764. Post la dua mondmilito ties posedanto fariĝis Ŝtataj bienoj. La konstruaĵo ne estis konservata kaj malkonstruiĝis. En la 1970-aj jaroj la kastelo estis pro tre malbona stato deŝirita kaj konserviĝis nur unu ties parto, kiu estas hodiaŭ nur ruino.
En la 19-a jarcento estis ĉe Kopaniny establita granda baniĝejo, kiu posrtis nomon "Ruĝa maro". Ĝi estis ofte vizitata turisma allogaĵo por homoj ne nur el la tuta terlango de Aš, sed ankaŭ el germana Bad Elster. Tiu ĉi baniĝejo pereis post la jaro 1945.
Loĝantaro
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1850 | 635 |
1869 | 686 |
1880 | 714 |
1890 | 699 |
1900 | 848 |
1910 | 992 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1921 | 885 |
1930 | 914 |
1947 | 297 |
1950 | 258 |
1961 | 219 |
1970 | 177 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1980 | 126 |
1991 | 114 |
2001 | 94 |
2011 | 122 |
2021 | 123 |
Fotogalerio
- La eksa kastelo en Kopaniny ĉirkaŭ la jaro 1907
- Ruinoj de ĉevalejoj de la kastelo en Kopaniny
- Preĝejo de Plej sankta koro de Jesuo
|