Kopaczów | |
germane: Oberullersdorf | |
municipo | |
Ŝtatlimo inter Kopaczów kaj Oldřichov na Hranicích | |
Oficiala nomo: Kopaczów | |
Ŝtato | Pollando |
---|---|
Regiono | Malsuprasilezia provinco |
Distrikto | Distrikto Zgorzelec |
Komunumo | Komunumo Bogatynia |
Historia regiono | Silezio |
Najbaras kun | Oldřichov na Hranicích Ĉeĥio |
Situo | Kopaczów |
- alteco | 275 m s. m. |
- koordinatoj | 50° 52′ 17″ N 14° 51′ 03″ O / 50.87139 °N, 14.85083 °O (mapo) |
Loĝantaro | 318 (2008) |
Baseno | Ĵitava baseno |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 59-920 |
Telefona antaŭkodo | (+48) 75 |
Aŭtokodoj | DZG |
SIMC | 0188825 |
Situo enkadre de Pollando
| |
Vikimedia Komunejo: Kopaczów | |
Kopaczów (germane: Oberullersdorf) estas vilaĝo en Pollando situanta en Malsuprasilezia provinco en distrikto Zgorzelec. Ĝi estas konsisto de Bogatynia (formale ĝis 1945 Reichenau in Sachsen), ĝi situas kvar kilometroj de centro de la germana Zittau rekte sur ŝtatlimo kun Ĉeĥio. Ĝis reguligo de la limoj en la jaro 1849 ĝi kreis kun la ĉeĥa Oldřichov na Hranicích fakte unu vilaĝon, ekde tiu tempo la hodiaŭa Kopaczów estis en Saksio (parto de Supra Luzacio), resp. en Germanio. Post la jaro 1945 Kopaczów falis al Pollando kiel konsisto de Malsupra Silezio. La ŝtatimon inter Ĉeĥio kaj Pollando kreas vojo, kiun la lokaj loĝantoj nomigis neŭtraleto kaj kiun longe uzis homoj el ambaŭ partoj de la limo.
Dum la dua mondmilito germanoj fondis en Kopaczów labortendaron (Unterkunftslager Oberullersdorf). Estis en ĝi plejparte belgaj malliberigitoj. La tendaro estis likvidita en aprilo de 1945 [1].
Fotoj
- Kopaczów
- Kopaczów
- Kopaczów
- Historia bildkarto de Oberullersdorf
- Ŝtatlimo inter Kopaczów kaj Oldřichov
- Ŝtatlimo inter Kopaczów kaj Oldřichov
- Ŝtatlimo inter Kopaczów kaj Oldřichov
- Ŝtatlimo inter Kopaczów kaj Oldřichov
Referencoj
- ↑ Obozy hitlerowskie na ziemiach polskich 1939-1945. Informator encyklopedyczny, red. C. Pilichowski a kol., Warszawa 1979, s. 242.