Konyár [konjAr] estas vilaĝo en Hungario, en regiono Norda Ebenaĵo, en departemento Hajdú-Bihar, en Distrikto Derecske. Ŝajnas, la loknomo devenis el la slava konje (=ĉevalo).

Geografio

Konyár situas sur ebenaĵo, fine de sakovojo el Derecske, laŭ fervojo Debrecen-Nagyvárad, Derecske estas proksime.

Historio

La unua mencio devenis el 1213 pri la komunumo. Ĝi ekhavis la rangon hajduka urbo en 1605. La tataroj forbruligis la urbeton en 1660. La baroka kalvinana preĝejo konstruiĝis en 1745. En 1919 la rumanoj okupis la regionon.

Vidindaĵoj

Vilaĝservoj estas infanĝardeno, lernejo, klubo de maljunuloj, biblioteko, kulturdomo, kuracejo, poŝto, sportejo, policana ĉambro.

Famuloj

En Konyár naskiĝis skulptisto Alfréd Tibor.

Ĝemelkomunumo estas Margitta, Rumanio.

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.