Konvencio de Montreux estis traktato de 1936, kiu donis al Turkio la regadon pri Bosporo kaj Dardaneloj.
La Bosporo kaj Dardaneloj estas konsideritaj kiel internaciaj akvovojoj, kies uzon Turkio ne rajtas malpermesi en paca tempo. La turkaj maraj oficoj rajtas kontroli ŝipojn nur pro sankondiĉoj kaj sekureco kaj rajtas preni uzdoganon, sed ne rajtas malpermesi trapason.
Laŭ la Konvencio de Montreux de 1936. Turkio rajtis denove armilizi la markolon, kiu estis laŭ la Konvencio de Lausanne senarmiligita. Tiel la nova konvencio ŝanĝis la antaŭan kaj iel ĝi certigis pli grandajn rajtojn al Turkio pri la internaj akvoj.
La Konferenco okazis en Montreux, en junio, julio de 1936 kun partopreno de 10 nacioj. La ĉefaj diskutantoj estis Britio, la Sovetunio kaj Turkio; la ĉefa temo estis la dummilita uzo de la markoloj por batalŝipoj.
La konvencio konsistas el 29 artikoloj, 4 aneksaĵoj kaj unu protokolo. Artikoloj 2 – 7 pritraktas la uzon de komercaj ŝipoj. Artikoloj 8 - 22 pritraktas la uzon de militŝipoj. La ŝlosila principo pri libera uzo kaj navigado staras en artikoloj 1 kaj 2.
Aliaj:
- La militŝipoj de la ne-nigramaraj landoj povas trapasi la markolojn nur en eta nombro (maks 9), ili rajtas esti sur la Nigra Maro nur maks 21 tagojn kaj la tuta volumeno de la militŝipoj ne povas superi la 30.000 tunojn.
- Okaze de milito, la nigramarajn markolojn neniu rajtas uzi, okaze de neŭtraleco de Turkio.
- Se Turkio ne estas neŭtrala dum milito, ĝi decidas pri uzo de la markoloj.
Eksteraj ligiloj
- Plena teksto de la konvencio Arkivigite je 2007-10-09 per la retarkivo Wayback Machine