La dekstra bildo havas pl da kontrasto ol tiu maldekstra.

Kontrasto laǔ PIV estas la malsameco de du objektoj aŭ ideoj, kiuj reciproke pli klare distingiĝas pro la apudmetiĝo mem[1] kaj ankaŭ pli tekniike en tipografio la proporcio inter la larĝoj de la plej kaj malplej dikaj strekoj de tiparo.[2]

Pri bildoj kontrasto estas difinita kiel la relativa diferenco en intenseco inter unu punkto de bildo kaj alia aǔ la cetero de la bildo. Simpla ekzemplo estus la kontrasto inter objekto de konstanta brilo sur fono de konstanta brilo. Se ambaǔ surfacoj havas la saman brilon, la kontrasto estos nulo kaj se la aro estas en grizaj tonoj, la objekto estos kaj fizike kaj percepte nedistingebla el la fono. Se oni pliigas la diferencon en brilo, la objekto estos percepte distingebla el la fono post la atingo de la sojlo de kontrasto, kiu estas ĉirkaǔkalkulita je 0,3 % de diferenco.

Pli mallarĝe, oni povas paroli pri kontrasto inter abstraktaj konceptoj, ekzemple roluloj en fikcio, partoj en la strukturo de artaĵo ktp.

Vidu ankaŭ

Notoj

  1. NPIV Alirita la 10a de Septembro 2018.
  2. samloke
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.