Kontraŭdolorilo, aŭ neologisme analgezo[1], estas iu ajn drogo, kiu malpliigas la sensaĵon de doloro. Kontraŭdoloriloj ne estas la samo kiel la anesteziloj aplikitaj antaŭ operacio, kiel la kloroformo. Multaj drogoj malpliigas la doloron, kaj ankaŭ la efiko dependas de la tipo de doloro. La plej kutimaj drogoj uzataj kiel kontraŭdoloriloj estas la nesteroidaj kontraŭinflamaj drogoj (angla mallongigo NSAID) kaj la opioidoj. Ekzemple, la neŭropatia doloro povas esti traktata kun drogoj ne konsiderataj kiel kontraŭdoloriloj, kiel kontraŭkonvulsiiloj.

Listo de kontraŭdoloriloj

Nesteroidaj kontraŭinflamaj drogoj

Opioidoj

Referencoj

  1. PIV 2020 — Morfino (esperante). Alirita 20-a de februaro 2023. “[...] uzata kiel dormiga k analgeza substanco [...]”.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.