La Pogromo de la armenoj en Bakuo estis kontraŭ-armena pogromo direktita kontraŭ la armenaj loĝantoj de Bakuo, Azerbajĝana Soveta Socialisma Respubliko, de la 13-a de januaro 1990, sep-taga pogromo krevis kontraŭ la armenoj en Bakuo, kun mortnombro de 48 aŭ 66 personoj. La plej multaj el la mortoj estis kaŭzitaj per batado kaj tranĉilovundo. Neniu pafvundo okazis. Ekzistis ankaŭ multaj atakoj kontraŭ loĝejoj kaj raboj. Laŭ la raportisto de Human Rights Watch Robert Kushen, "la ago ne estis tute (aŭ eble ne entute) spontanea, kiam la atakantoj havis listojn de la armenoj kaj iliajn adresojn".
En januaro 1990, sovetiaj trupoj intervenis en Bakuo, deklarante militan staton. La sovetaj trupoj ne nur malsukcesis bremsi kontraŭ-armenajn atakojn, sed ankaŭ estigis gravajn dubojn ĉu la sovetoj deziris bremsi tiun perforton. La ago finiĝis kun pli ol cent mortintoj, plejparte azeroj, mortoj pro la nepravigebla troa fortouzo. La ago ne atingis ĝian oficialan celon: la plej multaj armenoj fuĝis de Bakuo. La Mondo-Ŝakmastro Garri Kasparov kaj lia familio estis inter la evakuitoj. Je la fino de aprilo 1993, estis taksite ke nur 18-20,000 armenoj restis en Bakuo, plejparte kaŝitaj.