La nocio konstrumaterialo ampleksas ĉiujn materialojn , kiujn oni aplikas en konstruado. La konstrumaterialojn oni dividas en naturajn kaj artefaritajn. Tradiciaj materialoj, kiujn oni uzis en konstrutekniko, estis: ligno, lomo, ŝtono, briko, en monumenta arkitekturo - marmoro, granito, betono, ankaŭ metalo. Al sekva evoluo de konstruarto, forte influis ferbetono, invento de franca ĝardenisto Joseph Monier en 1849, respektive pli poste ŝtalbetono.
Legu ankaŭ sub: arkitekturo, konstruarto , konstrufako, urboplanado , konstrutekniko, konstruindustrio, konstruado, rekonstruado , konstrumetio , konstruprojekto , konstrumetodo , konstrumaniero!
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.