Difino
Konstruarto ampleksas arkitekturon, konstrufakon kaj urboplanadon. La diferencigo de la konstruarto je tiuj fakoj estas relative juna kaj disvolviĝis nur dum la dua duono de la 18-a kaj dum la 19-a jarcentoj.
Konstruarto (proprasence) komencas kiam la konstruintenco konsideras pli ol nuran utilecon.
Evoluo
Jam dum prahistoria tempo al la masonaĵo-konstruado aldoniĝas la kolono- aŭ pilastro-konstruado, kiu okazas en du laboretapoj; la produktado de la portanta konstrukcio kaj la realigo de la spacofermanta konstrukcio.
Empiriaj scioj, kiujn oni gajnis ekkonante la ecojn de la konstrumaterialoj, determinis la konstrumetodojn ek de la greka antikvo ĝis la itala renesanco. Ekde la renesanco la arkitekturteorio havas kreskantan influon al la kreado de konstruaĵoj. Pri konstrustatiko laŭ moderna kompreno eblas paroli nur ekde la mezo de la 18-a jarcento. Nur tiam ankaŭ ekdisvolviĝis la apartiĝo de la arte projektanta arkitekto disde la kalkulante konstrukcianta inĝeniero. Antaŭe laboris ambaŭ en persona unio. Dum la dua duono de la 19-a jarcento la konstruinĝeniero fariĝis kreiva formdonanto de la konstruarto; ne la historieske konstruanta arkitekto.
En la tempo de la renesanco ankaŭ la teorio de la urboplanado komencas sian evoluon. Precipe la baroko kreas placojn, kiuj funkcias kiel akcentopunktoj de la urbostrukturo.
En ĉiuj epokoj konstruaĵoj kaj ties ensembloj estis esprimilo de la sociaj kondiĉoj kaj rilatoj kaj do ankaŭ de la ideologioj.
La konstruarto tradicie estas nomata "patrino de ĉiuj artoj". Ĝia interplektiĝo kun la aliaj figuraj artoj kaj kun la artmetioj ekzistas en ĉiuj tempoj. En la historio de la konstruarto okazis la apliko de konstruceramiko, kolora farbo, muro- kaj volbopentraĵoj, konstruplastiko, ornamaĵoj kaj stukaĵoj.
Legu ankaŭ sub: arkitekturo, konstrufako, urboplanado , konstrutekniko, konstruindustrio, konstruado, rekonstruado , konstrumetio , konstruprojekto , konstrumaterialo , konstrumetodo , konstrumaniero !