Konstantin Fehrenbach | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Constantin Fehrenbach | |||||
Naskiĝo | 11-an de januaro 1852 en Bonndorf | ||||
Morto | 26-an de marto 1926 (74-jaraĝa) en Freiburg | ||||
Tombo | Hauptfriedhof Freiburg vd | ||||
Religio | katolika eklezio vd | ||||
Lingvoj | germana vd | ||||
Ŝtataneco | Germanio vd | ||||
Alma mater | Universitato Alberto Ludoviko de Frajburgo vd | ||||
Partio | Zentrumspartei vd | ||||
Subskribo | |||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto • advokato vd | ||||
Aktiva en | Berlino vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Konstantin FEHRENBACH (* 11-a de januaro 1852 en Wellendingen apud Bonndorf (Badenio); † 26-a de marto 1926 en Freiburg im Breisgau) estis germana politikisto (katolika Zentrumspartei) kaj de la 25-a de junio 1920 ĝis la 4-a de majo 1921 kanceliero (ĉefministro).
Fehrenbach origine fariĝu pastro, sed ŝanĝis al de la studo de teologio en 1874 al juro. Li laboris ekde 1882 kiel advokato kaj estis de 1885 ĝis 1887 ano de la badenia parlamento. Ekde 1903 li krome estis ano de la tutgermana parlamento Reichstag.
La katolika politikisto fariĝis kanceliero en 1920, post kiam la socialdemokratoj malvenkis en balotoj kaj forlasis la koalicion kun katolikoj kaj liberaluloj. La kabinedo de Fehrenbach ne havis parlamentan plimulton; devigita akcepti reparaciajn postulojn de entento, la kabineto demisiis post proksimume jaro da oficado.
Ŝokita pro la murdiĝo de ministro Walther Rathenau, Fehrenbach fariĝis en 1923 vicprezidanto de la asocio kontraŭ antisemitismo. Ĝis sia morto en 1926 Fehrenbach restis prezidanto de la katolika frakcio en la germana parlamento.