Konstanteno la 6-a | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 14-an de januaro 771 en Konstantinopolo | ||||
Morto | 19-an de aŭgusto 797 (26-jaraĝa) en Konstantinopolo | ||||
Ŝtataneco | Bizanca imperio vd | ||||
Familio | |||||
Dinastio | Siria dinastio en la Bizanca imperio vd | ||||
Patro | Leo la 4-a de Bizanco vd | ||||
Patrino | Irene de Ateno vd | ||||
Edz(in)o | Maria of Amnia • Theodote vd | ||||
Infanoj | Euphrosyne • Leo vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Konstanteno la 6-a (antikve-greke Κωνσταντῖνος ΣΤ′), kromnomita Konstanteno la Blindulo, estis bizancia imperiestro de la isaŭra dinastio naskiĝinta en 771 kaj mortinta en 797. Li regis de la jaro 780 ĝis sia morto. Li estis la filo de Leono la 4-a la Ĥazara kaj de ties edzino Irena de Ateno. Konstanteno estis kunimperiestro ĉe sia patro jam de 776 kaj sukcedis lin en 780. Lia patrino tamen fariĝis regentino pro lia junaĝo.
Li edziĝis kun Maria de Amnia en 788. La 18-an de aŭgusto 797, puĉistoj senditaj de sia ribelinta patrino invadis la imperian palacon de Konstantinopolo kaj krevis siajn okulojn. Konstanteno estis deportita ekster la urbo kaj enkarcerigita en monaĥejo, kie li rapide mortis verŝajne pro siaj vundoj.
|
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.