Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Konstanco |
Konstanco | |||||||
| |||||||
urba komunumo de Germanio • universitata urbo • limurbo • ĉefurbo de distrikto en Germanio • urbo • granda distrikta urbo en Baden-Virtembergo | |||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|
| |||||||
Administrado | |||||||
Federacia lando | Baden-Virtembergo | ||||||
Distriktaro | Distriktaro Freiburg | ||||||
Distrikto | Distrikto Konstanz | ||||||
Urborajtoj | Urbo (Stadt) | ||||||
Telefona antaŭkodo | 07531, 07533 | ||||||
Poŝtkodo | 78462–78467 | ||||||
Aŭtomobila kodo | KN | ||||||
Oficiala Municipokodo | 08335043 | ||||||
LOCODE | DE KON | ||||||
Politiko | |||||||
Komunumestro | Ulrich Burchardt (CDU) | ||||||
Adreso de la administrejo | Kanzleistraße 15 78462 Konstanz | ||||||
Demografio | |||||||
Loĝantaro | 85859 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo (decembro 2020)] | ||||||
Geografio | |||||||
Geografia situo | 47° 40′ N, 9° 11′ O (mapo)47.6633333333339.1752777777778Koordinatoj: 47° 40′ N, 9° 11′ O (mapo) | ||||||
Alto super la marnivelo | 405 m | ||||||
Areo | 55,65 km² | ||||||
Oficiala retejo | http://www.konstanz.de/ | ||||||
Konstanco (germane Konstanz) estas la plej granda urbo ĉe la Konstanca Lago kaj la administra centro de la samnoma distrikto Konstanz. Ĝi estas parto de la regiono Alta Rejno-Konstanca Lago. Fine de decembro 2022 la urba komunumo havis 85 859 loĝantojn. Konstanco havas universitaton kaj altlernejon. Justicaj institucioj en ĝi estas Amtsgericht (subinstanca juĝejo), Landgericht (mezinstanca juĝejo), Staatsanwaltschaft (prokurora oficejo) kaj Sozialgericht (sociala juĝejo)
Ĝeneralaĵoj
Konstanco antaǔe estis episkopa sidejo de la plej granda episkopujo de la Romkatolika Eklezio norde de la Alpoj. La Episkopujo Konstanco supozeble en 585 fondiĝis per translokigo de la episkopa sidejo Vindoniso (Windisch) al Konstanco. En 1821 papo Pio VIIa malfondis la episkopujon Konstanco kadre de reorganzado de la episkopujaj strukturoj post Reformacio kaj Sekularigo. Fondiĝis samtempe la Episkopujo Freiburg. La Prakatolika Eklezio de sudokcidenta Germanio kaj la Kristkatolika Eklezio en Svislando havas siajn radikojn en la liberala tradicio de la iama episkopujo Konstanco.
Konstanco estas naskiĝurbo de Ferdinand Graf von Zeppelin, aviada pioniro de la konstruado de aerŝipoj, kiuj laŭ li nomiĝis zepelinoj. Lia familio tiam posedis la iaman Dominikanan Monaĥejon, en kiu hodiaǔ estas la Inselhotel (Insula Hotelo).
La mezepoka urboparto (Altstadt) der Konstanz estas pli bone konservita ol tiu de plej multaj urboj de Germanio, ĉar ĝi nek dum la Tridekjara milito nek dum la Dua mondmilito estis damaĝita. La pli malnova parto, nomata Niederburg (Basa Urbo), etendiĝas inter la katedralo (Münster) kaj la Rejno. La konstancanoj, kiuj mem nomas sin “konŝtanca”, akcento unuasilabe, tre fieras pri sia urbo, sia universitato kaj la speciala situo de sia urbo. La stacidomo de Konstanco estas fina punkto de la Schwarzwaldbahn (Nigraarbara Fervojlinio) komenciĝanta en Offenburg, kaj estas ligita al la fervoja reto de Svislando kun rekta konekto al la Flughaveno Zuriko kaj Zuriko. La urbo Konstanco apartenas al la Verkehrsverbund Hegau-Bodensee (Trafikreto de Hegau kaj Konstanca Lago).
Geografio
Konstanco situas ĉe la Konstanca Lago, ĉe le elfluejo de la Rejno el la Supera Lagoparto, tuŝante la landlimon de Svislando. La svisa najbarurbo Kreuzlingen (Elparolu: krojc-lingen) kunkreskis kun Konstanco, tiel ke la ŝtata limo iras inter la unuopaj domoj. La mezepoka urboparto de Konstanz situas sur la maldekstra (suda) flanko de la Rejno, la pli novaj urbopartoj dekstre de la Rejno sur la duoninsulo Bodanrück inter la Untersee (Malsupra Konstanca Lago) kaj la Überlinger See (Lago de Überlingen). La malnova urboparto de Konstanco estas la sola regiono de la Federacia Respubliko Germanio, kiu situas sude de la Hochrhein (Alta Rejno), je la “svisa flanko”.
La aglomeraĵo Konstanco-Kreuzlingen ampleksas 110.531 loĝantojn (en 2000). Multaj konstacanoj lukras en la svisa najbarurbo aǔ ties ĉirkaǔejo. Inverse la Kreuzlingen’anoj aĉetadas siajn ĉiutagajn bezonaĵojn ofte en Konstanco. Kreuzlingen kaj Konstanco je kelkaj okazoj kunlaboras, ekzemple je la Seenachtsfest (Lagonokta Festo) kaj je la komuna konstruado de la Glacisporta Halo (Eissporthalle). Krome ekzistas parte komuna bustrafiko kaj komunaj provizinstalaĵoj (elektrika reto, gasprovizo, poluakva reto).
La urba regiono havas 34 km da lagobordo kaj ampleksas 1,31 km² da akvoareo. La plaj basa punkto estas la lagosurfaco kun 295 m super marnivelo (meznombra akvonivelo), la plej alta punkto kun 570 m super marnivelo situas ĉe la bieno Rohnhauser Hof en la urboparto Dettingen.
Al la urbo Konstanco apartenas ankaŭ Tägermoos kiu situas sur svisa teritorio.
Historio
La Paco de Konstanco estis la traktato subskribita en la urbo Konstanco inter la imperiestro Frederiko la 1-a kaj la urboj de la Lombarda Ligo en 1183.
Okazis ekde 1414 ĝis 1418 la koncilio de Konstanco, dum kiu finfine solviĝis la granda okcidenta skismo de la Romkatolika Eklezio.
En 1914 fondiĝis en tiu urbo Internacia Kunularo por Repaciĝo MIR / IFOR. En 2014 okazos tutmonda kongreso de MIR / IFOR por festi la 100an datrevenon de la fondiĝo.
Gefiloj
- Bernhard Waibel, teologo kaj benediktano
- Gustav Adolf Gerhard, klasika filologo
Esperanto-aktivaĵoj
Dum 1950 okazis ĉi-tie la 6-a Internacia Junulara Kongreso de TEJO (tiam: TJO), sed la aktiva grupo disfalis meze de la 1950-aj jaroj.
Junie 2000 fondiĝis la nuna Esperantogrupo Konstanco, kiu kolektas materialon por historia arkivo.
Aparte de tio menciiĝu, ke al la urba teritorio nun apartenas la ĝis 1971 sendependa historia komunumo Litzelstetten norde de la urbocentro, kie ekde 1875 la katolika pastro Johann Martin Schleyer konceptis novan internacian lingvon Volapuko, ĝis kiam li prezentis la artefaritan lingvon en unua libro publikigita en 1880. Al Litzelstetten apartenas ankaŭ la pitoreska parka insulo Mainau.
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
panorama bildo de la katedralo kaj ĉirkaŭaĵo rigardo de la katedrala turo al la strato Seestraße la ŝipo "Konstanz" forlasas la urban havenon la turo de la Rejna Pordego
|