La unuaj kvin literoj de la fenica alfabeto, kiel ĉiuj ŝemidaj skribsistemoj de dekstre al maldekstre: Alef, Beit, Gimel, Dalet, He, ktp.

Konsonanta skribsistemo (aŭ, laŭ la neologismo de Peter T. Daniels, abĝado) estas alfabeta skribsistemo en kiu la vortoj estas skribataj per nuraj konsonantoj; la vokalojn sugestas la fonologio de la koncerna lingvo; necesas scii la lingvon por plene voĉlegi la vortojn.

Konsonanta skribsistemo estas avantaĝa por lingvoj kies ĉefa morfologia meĥanismo estas internaj fleksiiloj; tiaj estas la ŝemidaj lingvoj, kaj tial ĝin uzis ekz-e la fenica lingvo, la klasikaj lingvoj hebrea, araba, aramea.


Ciferecaj simboloj

Aliaj funkcioj de Abĝadoj:

Dekuma sistemoHebrea diroSkribsigno
1 Alephא
2 Betב
3 Gimelג
4 Daledד
5 Heה
6 Vavו
7 Zayinז
8 Hethח
9 Tethט
Dekuma sistemoHebrea diroSkribsigno
10 Yudי
20 Kaphכ
30 Lamedל
40 Memמ
50 Nunנ
60 Samechס
70 Ayinע
80 Peפ
90 Tsadeצ
Dekuma sistemoHebrea diroSkribsigno
100 Qophק
200 Reishר
300 Shinש
400 Tawת
500 Kaph(final)ך
600 Mem(final)ם
700 Nun(final)ן
800 Pe(final)ף
900 Tsade(final)ץ

Pri la termino «abĝado»

La neologismo abĝado estas esperantigo de la angla termino en:abjad, proponita de Peter T. Daniels kiel parto de lia klasifiko de la alfabetoj. Tiuj termino kaj klasifiko populariĝis en la anglalingva mondo, kvankam aliaj lingvosciencaj skoloj plu preferas la tradiciajn terminojn «konsonanta skribsistemo» aŭ «konsonanta alfabeto», pli sistemajn kaj memklarigajn.

En la terminaro de Daniels «abĝado» kaj «alfabeto» estas apartaj, disaj nocioj: «La t.n. fenica alfabeto, hebrea alfabeto, siria alfabeto, araba alfabeto, mongola tradicia alfabeto ktp estas malĝuste nomataj „alfabetoj“, ĉar ili fakte estas abĝadoj». Tiu malvastigo de la termino «alfabeto» estas malnecesa perforto kontraŭ la komunlingva kaj la internacia signifo de la vorto; la Vikipedioj Esperanta, angla k.a. titolas la koncernajn artikolojn uzante la terminon «alfabeto». Kp[1]:

Por la Okcident-Ŝemidaj lingvoj oni evoluigis multe da skribsistemoj, ĝenerale konataj kiel konsonantaj alfabetoj (consonantal alphabets), kvankam Daniels (1990) preferas la terminon abjad, bazitan sur la komenco de la araba literordo (responda al A B Ĝ D), nuntempe la plej vaste uzata ŝemida skribo, anstataŭ la grekaj liternomoj, de kiuj, evidente, devenas la tradicia «alfabeto». Sed «alfabeto» estas idiomaĵo, nomo kaj termino kies signifo ne redukteblas al ĝia etimo.

Plue, la termino «abĝado» konfuzas la nociojn «alfabeto» kaj «skribsistemo». Ekz‑e la angla Vikipedio jene difinas la terminon en:abjad:

Abĝado estas skribsistemo prezentanta nur konsonantojn … kontraste al alfabetoj, disponigantaj grafemojn kaj por konsonantoj, kaj por vokaloj.
(An abjad … is a en:writing system in which only consonants are represented… This contrasts with en:alphabets, which provide en:graphemes for both consonants and vowels.)

T.e. abĝado estas komparata kun alfabeto (aro da literoj) — sed difinita kiel skribsistemo, nocio alinivela, tuto rilate al kiu aro da literoj estas parto. Fakte ankaŭ «konsonanta alfabeto» estas konfuza mistermino, ĉar konsonanteco estas eco de skribsistemo; unu saman alfabeton (ekz‑e la hebrean) povas uzi jen pure konsonanta skribsistemo (vd hebrea skribo), jen konsonanta-vokala (vd jida ortografio ). Tian ĝustan terminon uzas la Vikipedioj ĉeĥa, germana, rusa, ukraina … (cs:Souhláskové písmo, de:Konsonantenschrift, ru:Консонантное письмо, uk:Консонантна писемність).

Krome, la termino samstruktura kiel «abĝado» tradicie estas uzata en la ŝemida paleografio kiel nomo de specifa «cifera» ordo de literoj[2], kontraste al aliaj ordoj.

Referencoj

  1. Florian Coulmas: Writing Systems. An Introduction to their Linguistic Analysis. Cambridge Textbooks in Linguistics. Cambridge: Cambridge University Press 2003, p. 113.
  2. Reinhard G. Lehmann: 27-30-22-26. How Many Letters Needs an Alphabet? The Case of Semitic. In: Alex de Voogt, Joachim Friedrich Quack (Hrsg.): The idea of writing: Writing across borders. Leiden: Brill 2012, p. 11–52, precipe p. 22–27.

Bibliografio

  • Daniels, Peter T., et al. eds. The World's Writing Systems, Oxford. (1996).

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.