Konservatorio (latine conservatorium kaj itale conservatorio, el la latina vorto conservare - konservi) estas institucio por la edukado de muzikistoj kaj muzikpedagogoj.

Konservatorioj de universitata nivelo en Germanio kaj Aŭstrio ofte nomiĝas muzika altlernejo, en Svisio konservatorio aŭ muzikaltlernejo aŭ -akademio. Ĉe konservatorioj oni povas atingi ŝtatajn diplomojn. Laŭ Francisko Azorín Konservatorio estas simple Supera, muzika lernejo.[1] Li indikas etimologion el la latina conservatorius, el conservare, cum + servare (kun gardi).[2]

Historio

La nocio unue signifis orfejo (infanvartejoj) en Venecio kaj poste en tuta Italio. En la 16-a jarcento ekzistis kvar el ili, kiuj estis kunordigitaj al diversaj preĝejoj. Ne nur knaboj, sed ankaŭ la knabinoj de la konservatorioj ricevis de la plej bonaj komponistoj de la urbo kantinstruon (kvankam estis malpermesate al inoj tiutempaj, kanti en preĝejoj). Ili estis la unuaj profesiaj kantistinoj. Tiel la nomo transiris post kelka tempo sur la muzikan instruadon.

Elstaraj konservatorioj ekestis fine de la 18-a jarcento kaj antaŭ ĉio en la 19-a jarcento en Parizo (1795), Prago (1811), Vieno (1817), Lepsiko (1843), Berlino (1850) samkiel en Sankt-Peterburgo (1862).

Nuntempe konservarorio estas altlernejeca edukejo por ĉiuj fakoj de la muzika profesia kaj amatora klerigado.

Listo de konservatorioj kaj muzikaltlernejoj

Anglio

Aŭstrio

  • Joseph-Haydn-Konservatorium, Eisenstadt
  • Vorarlberger Landeskonservatorium, Feldkirch
  • Johann-Joseph-Fux-Konservatorium Graz
  • Konservatorium für Kirchenmusik, Graz
  • Universität für Musik und darstellende Kunst Graz
  • Tiroler Landeskonservatorium, Innsbruck
  • Kärntner Landeskonservatorium, Klagenfurt
  • Anton Bruckner Privatuniversität Linz
  • Konservatorium für Kirchenmusik, Linz
  • Mozarteum, Salzburg
  • Konservatorium für Kirchenmusik, St. Pölten Arkivigite je 2008-06-08 per la retarkivo Wayback Machine
  • Diözesankonservatorium für Kirchenmusik, Vieno
  • Franz Schubert Konservatorium, Vieno
  • Konservatorium Wien Privatuniversität
  • Prayner Konservatorium für Musik und Dramatische Kunst, Vieno
  • Universität für Musik und darstellende Kunst Wien, Vieno
  • Vienna Konservatorium, Vieno
  • Josef-Matthias-Hauer-Konservatorium, Wiener Neustadt
  • Gustav-Mahler-Konservatorium für Musik und Darstellende Kunst, Vieno
  • VMI - Vienna Music Institute, Vieno
  • Konservatorium der Gesellschaft der Musikfreunde, Vieno
  • Sunrise Studios - Konservatorium für Tanz, Gesang & Schauspiel, Vieno

Belgio

  • Conservatoire Royal de Bruxelles, Bruselo
  • Conservatoire Royal de Liège, Lieĝo

Ĉeĥio

  • Praga konservatorio
  • Konservatorio de Jan Deyl
  • Internacia konservatorio Praha
  • Konservatorio de Jaroslav Ježek
  • Konservatorio Brno
  • Konservatorio Pardubice
  • Konservatorio de Janáček Ostrava
  • Danca centro Praha – konservatorio
  • Konservatorio České Budějovice
  • Konservatorio Plzeň
  • Konservatorio Teplice
  • Kantista konservatorio Praha
  • Danca konservatorio en Praha
  • Konservatorio de P. J. Vejvanovský Kroměříž
  • Konservatorio de Evangelia akademio
  • Eklezia konservatorio Opava
  • Orgenista lernejo de Leoš Janáček

Danio

  • Reĝa dana altlernejo por muziko, Kopenhago
  • Ŝtata altlernejo por muziko Aarhus
  • Ŝtata altlernejo por muziko Odense
  • Ŝtata altlernejo por muziko Aalborg
  • Ŝtata altlernejo por muziko Esbjerg
  • Ritma muzikaltlernejo Kopenhago

Francio

Germanio

Italio

En Italio ekzistas entute 57 konservatorioj inkluzive la muziklernejoj samrangaj al ili.

Nederlando

Rusio

Svisio

  • Musik-Akademie der Stadt Basel, Bazelo
  • Musikschule Konservatorium Bern, Berno
  • Zürich Konservatorium Klassik und Jazz, Zuriko

Usono

Vidu ankaŭ

En iuj landoj (ekzemple en Germanio) ankaŭ kelkaj muziklernejoj por la edukado de neprofesiaj muzikantoj havas la vorton konservatorio en sia nomo.

Notoj

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 116.
  2. Azorín, samloke.

Eksteraj ligiloj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.