Konrad Maria Paweł RUDNICKI | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Konrad Rudnicki | |||||
Naskiĝo | 2-a de julio 1926 en Varsovio | ||||
Morto | 12-a de novembro 2013[1] en Krakovo | ||||
Tombo | Tombejo Rakowicki en Krakovo vd | ||||
Religio | katolika (mariavitismo) | ||||
Nacieco | pola | ||||
Etno | pola | ||||
Lingvoj | Esperanto • pola • angla vd | ||||
Ŝtataneco | pola | ||||
Alma mater | Universitato de Varsovio | ||||
Familio | |||||
Patro | Lucjan Rudnicki vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | astronomo • esperantisto • katolika sacerdoto • University professor • universitata instruisto • teologo • anthroposophist vd | ||||
Laborkampo | astronomio | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Konrad Maria Paweł RUDNICKI (naskiĝinta la 2-an de julio 1926 en Varsovio, mortinta la 12-an de novembro 2013 en Krakovo) estis pola astronomo, teologo, kleriko kaj esperantisto. Li aktivis en la mariavita eklezio.
En la dua mondmilito li servis en la popola gvardio (Gwardia Ludowej) kaj uzis la pseŭdonimojn Zemsta (= venĝo) kaj Twardowski. Dum la germana okupacio li kaj lia patrino kaŝis la judajn familiojn Weintraub kaj Rozenthal kaj tiel – dumtempe – savis ilin de la morto.[2] Pro tio li kaj lia patrino en 1996 ricevis orajn medalojn kiel justuloj inter la popoloj.[1]
Familio
Lia patro Lucjan Rudnicki estis kunfondinto de la Pola Komunisma Laborista Partio, laborista aktivulo kaj konata verkisto. Lia patrino Maria Rudnicka estis aktivulo de la Pola Partio Socialista (PPS) kaj kunlaboris kun Józef Piłsudski.
Sciencista vivo
Ekde septembro 1945 Rudnicki studis astronomion ĉe la Universitato de Varsovio; sian magistran ekzamenon li faris en 1949 en la Universitato Nikolao Koperniko en Toruń, ĉar la varsovia ne havis por tio permeson. Poste li laboris en la Universitato de Varsovio pli ol dek jarojn, doktoriĝante en 1953. En 1965 li iris al Usono por uzi la instalaĵojn de la Observatorio de la Monto Palomar por observi supernovaojn, kiuj estis unu el liaj kernaj laborobjektoj. Pli-malpli pretere li tiam malkovris la kometon C/1966 T1, kiu ricevis lian nomon. En 1968 li transiris al la Jagelona Universitato de Krakovo. Tie li instruis kiel profesoro pri astronomio preskaŭ ĝis sia morto en 2013.
Rudnicki publikigis multajn sciencajn laboraĵojn, ankaŭ, kune kun Włodzimierz Zonn, la akademian manlibron Astronomia gwiazdowa (stela astronomio; 1957). En 1968 aperis listigo de supernovaoj, kiun li kompilis kune kun Maria Karpowicz.[3] Kun la svisa astronomo Fritz Zwicky li publikigis kelkajn artikolojn, ekzemple pri la neekzisto de grupoj de grupoj de galaksioj.[4]
Klerika vivo
De 1959 Rudnicki estis vikario de la malnov-katolika mariavita eklezio; li alprenis la religiulan nomon Maria Paweł kaj ricevis profesorecon pri teologio. Li membris ankaŭ en la Ĝenerala Antropozofia Societo (Powszechne Towarzystwo Antropozoficzne).[1] Kiam en la 1980-aj jaroj li laboris en observejo de Castel Gandolfo, papo Johano Paŭlo la 2-a invitis lin celebri mariavitisman meson en la papa kapelo.[5]
Pri sia religia konvinko Rudnicki mem skribis:
|
Membrecoj
Rudnicki estis estrarano de la Komitato pri Historio de Scienco kaj Teĥniko (Komitet Historii Nauki i Techniki PAN), membro de AIS San-Marino kaj de la Pola Astronomia Societo (Polskie Towarzystwo Astronomiczne, PTA).
Referencoj kaj notoj
- 1 2 3 Zmarł astronom Konrad Rudnicki (pole). Wiadomośći. Alirita 2017-03-04.
- ↑ Rudnicka family (angle). Memorcentro pri Ŝoao, Jad Vaŝem. Alirita 2017-03-04.
- ↑ R. Barbon, V. Buondí, E. Cappellaro, M. Turatto (1999). “The Asiago Supernova Catalogue – 10 years after”, Astron. Astrophys. Suppl. Ser. (en) 139, p. 531–539. Alirita 2017-03-04..
- ↑ F. Zwicky, K. Rudnicky (1966). “Zur Nichtexistenz von Haufen von Galaxienhaufen”, Zeitschrift für Astrophysik (de) 64, p. 246–255. Alirita 2017-03-04..
- 1 2 We will become Ecumenical Mariavites (angle). Don't shoot the prophet. Arkivita el la originalo je 2017-03-01. Alirita 2017-03-04.