Konkero estas la akiro per milito kaj perforta estriĝo de la akiraĵo, nome urbo, kastelo, lando ktp. Metafore konkero estas akiro de io per granda penado.[1] Ekzemploj estas la Normana konkero de Anglio, la Konkero de Meksiko ktp. La Normana konkero de Anglio ekzemple kondukis al la subigo de la Reĝlando Anglio al la kontrolo fare de Normanoj kaj alportis la novan monarkon Vilhelmo la Konkerinto al la angla trono en 1066.
Fakte plej granda parto de la Milita historio konsistas el klopodoj al konkeroj.
Notoj
Vidu ankaŭ
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.