En lineara algebro, konjugita transpono, hermita transpono, aŭ adjunkta matrico de m-per-n matrico A kun kompleksaj elementoj estas la n-per-m matrico A* ricevis de A per transpono kaj posta preno de kompleksa konjugito de ĉiu elemento:
(A*)ij = aji*, por ĉiuj eblaj valoroj de i kaj j (1 ≤ i ≤ n, 1 ≤ j ≤ m).
La konjugita transpono de matrico A povas esti signifita per ĉi tiuj simboloj:
- aŭ , kutime uzataj en lineara algebro
- , kutime uzata en kvantuma mekaniko
- , kvankam ĉi tiu simbolo estas pli kutime uzita por la pseŭdoinverso de Moore-Penrose
Noto ke en iuj ĉirkaŭtekstoj povas esti uzata por signifi laŭelementan kompleksan konjugiton de matrico kaj devas esti ne konfuzita konjugita transpono.
Propraĵoj
- (A+B)* = A* + B* por ĉiuj du matricoj A kaj B de la samaj dimensioj.
- (rA)* = r*A* por ĉiu kompleksa nombro r kaj ĉiu matrico A. Ĉi tie r* estas al la kompleksa konjugito de r.
- (AB)* = B*A* por ĉiu m-per-n matrico A kaj ĉiu n-per-p matrico B.
- (A*)* = A por ĉiu matrico A.
- det(A*) = (det A)* se A estas kvadrata matrico
- tr(A*) = (tr A)* se A estas kvadrata matrico
- A estas inversigebla se kaj nur se A* estas inversigebla, kaj en ĉi tiu okazo (A*)−1 = (A−1)*.
- Ejgenoj de A* estas la kompleksaj konjugitoj de ejgenoj de A.
- <Ax, y> = <x, A*y> por ĉiu m-per-n matrico A, ĉiu vektoro x en Cn kaj ĉiu vektoro y en Cm. Ĉi tie <·,·> signifas la norma kompleksa ena produto sur Cm kaj Cn.
Vidu ankaŭ
- Hermita adjunkta (hermita konjugita)
Eksteraj ligiloj
- Eric W. Weisstein, Konjugita transpono en MathWorld.
- Konjugita transpono en PlanetMath.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.