Konga formikulo | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Myrmecocichla tholloni (Oustalet, 1886) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
La Konga formikulo (Myrmecocichla tholloni) estas specio de birdo de la familio de Muŝkaptuledoj kaj genro de Formikuloj, kiu enhavas naŭ speciojn de nigrecaj birdoj kiuj manĝas insektojn, sed ĉefe formikojn, de kio devenas la nomoj popola kaj scienca, kie Myrmecocichla estas latinigita vorto el du radikoj el la antikva greka kiuj signifas kune formikomanĝanto (mirmeks) kaj (ciklos).
Ĝi estas nigreca birdo, kiu montras helajn gorĝon kaj supran bruston.
Ĝi troviĝas en Angolo, Centrafrika Respubliko, Respubliko Kongo, Demokratia Respubliko Kongo kaj Gabono, tio estas ĉirkaŭ la baseno de la rivero Kongo, de kio devenas la nomo de la specio. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj seka herbejo de malaltaj teroj kaj laŭsezone humida aŭ inundita herbejo same de malaltaj teroj.
Referencoj
- BirdLife International 2004. Myrmecocichla tholloni. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Konsultita la 26an de julio 2007.