
Moderna konfesejo, Nov-Zelando, 2006

Konfeso en romkatolika preĝejo en Varsovio, 2023
En religia senco: konfeso estas sakramento por la pardono de pekoj. Ĝi estas sakramento de katolikismo, ortodoksismo, anglikanismo kaj luteranismo. Se oni grave pekas post bapto, oni devas konfesi la pekon al pastro, kiu absolvas en la nomo de Jesuo Kristo kaj devigas iujn agojn de pento, kiuj difiniĝas plipropre penitenco kiu estas parto de la konfeso-sakramento
En nereligia senco: konfeso signifas malkaŝe deklari, ke oni faris ion mallaŭdindan, ekzemple en juro: La akuzito konfesis sian faron antaŭ la tribunalo kaj pro sia konfeso ricevis pli favoran verdikton.
Proverbo
Ekzistas proverboj pri konfeso en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof[1]:
„ Filo konfesis, patro forgesis. ” „ Post konfeso venas forgeso. ”
Vidu ankaŭ
Referencoj
- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2008-09-14.
|
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.