Konferenco aŭ kongreso estas kunvano de homoj kiuj okupiĝas pri specifa temo. Ambaŭ terminoj estas ofte uzataj sinonime.
Kongreso tamen estas evento daŭranta plurajn tagojn kun multnombraj partoprenantoj, dum konferenco (laŭ la nomo) estas kutime unutaga kaj havas komercan aŭ sciencan temon.
Scienca konferenco estas grava evento de alta internacia klaso en la kampo de sciencaj esploroj. La invito estas kutime malfermita al iu ajn, kiu estas aktiva en la kampo. Proksimume unu jaron antaŭe (aŭ pli) estas sendata invitilo, tiel nomata alvoko por artikoloj, kie tiuj esploristoj kiuj tion deziras povas registri sian intereson prezenti novajn esplorrezultojn.
Konferencoj estas parto de la sektoro de la turisma industrio MICE (renkontiĝoj, instigoj, konvencioj, eventoj).
Similaj kunvenoj estas ankaŭ seminario, simpozio, konvencio.
Pintkunveno estas renkontiĝo kie du aŭ pliaj ŝtatestroj aŭ registaroj ĉeestas kaj havas rektan kontakton unu kun la alia. Pintkunvenoj povas trakti ĉiajn temojn, de internacia sekureco ĝis redukto de malriĉeco. Pinta konferenco ne estas plej alta pro la temoj, sed pro la funkcioj de la ĉeestantoj.
Famaj konferencoj
Vikimanio, ĉiujara konferenco por uzantoj de la vikiprojektoj starigitaj de la Vikimedia Fondaĵo.
Historiaj konferencoj
- Bilderberg-konferencoj, politikaj renkontiĝoj kun fermita kaj strikte sekreta karaktero, en kiuj la internacia imago kaj ideoj centras.
- Potsdama Konferenco, estis okazigita post la fino de Dua Mondmilito por decidi kiel Germanio devus esti regata.
- Packonferenco de Parizo (1919), organizita por marki la pactraktatojn inter la aliancanoj kaj la venkita centra potenco.
Teknikaj konferencoj
- TED, bonkonata ĉiujara, kvartaga konferenco unue okazinta en Kalifornio en 1984.
- Worldwide Developers Conference (WWDC), ĉiujara programada konferenco organizita de Apple, kie novaj produktoj kaj softvaro estas lanĉitaj.
Similaj kunvenoj
- Kongreso, grandskala renkontiĝo, kie, ekzemple, sciencaj esploristoj aŭ membroj de aparta organizo interŝanĝas ideojn pri aparta temo, kaj kie okazas komuna konsulto aŭ malferma diskuto.
- Konvencio, renkontiĝo rilate al industrio, profesio aŭ fanrilata temo.
- Seminario, ĉefe celas transdoni informojn kun sendependa karaktero ene de specifa interesokampo aŭ faka kampo.
- Simpozio, internacia renkontiĝo kun gastparolantoj kun la celo akiri scion, ofte kun scienca temo.
Literaturo
(germana) Michael-Thaddäus Schreiber: Kongress- und Tagungsmanagement. 2-a eldono, Oldenbourg Wissenschaftsverlag 2002, 590 paĝoj.
Vidu ankaŭ
Universala Kongreso de Esperanto
Reta kunsido (angle: videoconference)