Partio ekologiista "La Verduloj" | |
---|---|
Partido ecologista "Los Verdes" | |
Verda partio • politika partio en Hispanio | |
Lando | Hispanio |
Lingvo(j) | Hispana |
Ĉefa sidejo | str. Navellos 9 - 2ƒ, E-46003 Valencia |
Ideologio | Verda politiko |
Retejo | www.verdes.info |
La partio ekologista La Verduloj - hispane Partido ecologista Los Verdes (antaŭe Confederación de Los Verdes) - estas nacia ekologia-alternativa politika partio en Hispanio. Ĝi fondiĝis dum la 80-aj jaroj de la 20-a jarcento, kiam la germana verda politikistino Petra Kelly kunvokis 16 hispanajn ekologiajn aktivistojn por kune subskribi la verdan "manifeston de Tenerifo".
Sur eŭropa nivelo, ekzemple en la parlamento kaj gvida komisiono de la Eŭropa Unio, la partio estis parto de la transnacia Eŭropa Verda Partio kaj de la parlamenta Frakcio de la Verduloj kaj Eŭropa Libera Alianco.
Eksteraj ligiloj
- oficialaj paĝoj de la partio
- bazaj informoj pri la partio sur la paĝaro de la Eŭropa Verda Partio (en la angla) Arkivigite je 2007-11-07 per la retarkivo Wayback Machine
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.