Konfederacia Ponto | |||
---|---|---|---|
| |||
prestressed concrete bridge • vojponto • impostponto • box girder bridge | |||
Situo | |||
Koordinatoj | 46° 12′ 55″ N, 63° 44′ 45″ U (mapo)46.215277777778-63.745833333333Koordinatoj: 46° 12′ 55″ N, 63° 44′ 45″ U (mapo) | ||
Mapo | |||
La Konfederacia Ponto (angle Confederation Bridge; france Pont de la Confédération) estas ponto liganta la provincojn Insulo Princo Eduardo kaj Nov-Brunsviko en Kanado kaj ĝi pontas trans la Markolo Northumberland laŭlonge de 12.9 km, la plej longa ponto en la lando [1]. Ĉi tiu ankaŭ estas la plej longa ponto kiu etendiĝas super akvo kiu frostas ĉiun vintron [2].
La plej granda parto de la ponto estas je alteco de 40 metroj super la akvo, sed parto de ĝi estas levita ĝis 60 metroj en larĝaj malfermaĵoj por permesi la trairejon de ŝipoj. La ponto ripozas sur 62 kolonoj, disigitaj ĝis 250 metroj. La larĝo de la ponto estas 11 metroj. Paspago estas ŝargita ĉe la ponto, nur ĉe la elirejo de Insulo de Princo Eduardo. Piedirantoj kaj bicikloj ne havas aliron al la ponto, estas navedo je ilia dispono.
Por plia legado
- Macdonald, Copthorne. (1997) Bridging the Strait: the story of the Confederation Bridge project. Dundurn Press. ISBN 1-55002-281-4. “Confederation Bridge.”.
- Baldacchino, Godfrey. (2007) Bridging Islands: the impact of fixed links. Acorn Press. ISBN 978-1-894838-24-5.
Referencoj
- ↑ The Confederation Bridge: Celebrating 20 years of connecting Canadians. Arkivita el la originalo je 2019-12-22. Alirita November 12, 2019.
- ↑ . Mr. Lowell Croken (Chief Electoral Officer and Chief of Protocol, Legislative Assembly, Elections P.E.I.) at the Procedure and House Affairs Committee (December 1, 2009). Alirita May 2, 2019.