Koncilioj de Toledo estas la nomo kiun ricevas la 18 koncilioj okazigitaj en Toledo inter la jaro 397 kaj 702, kaj escepte de la unua, ili okazis dum la regado de la visigotoj en la Iberia duoninsulo. En la visigota Hispanio ekzistis asembleoj el kolektiva reprezentado: la nomata Senatus kaj la Koncilioj de Toledo.

La konciliaj vizigotaj kunvenoj estis duklasaj: provincaj, kiuj arigis la provincan episkopadon sum la metropolita prezidado; kaj ĝeneralaj, kiuj arigante la episkopojn de la tuta regno, pritaktis temojn el komuna intereso.

Ĉi tiuj religi-politikaj asembleoj de la visigota monarkio estis kunvokitaj de la Reĝo kaj preziditaj de la Ĉefepiskopo pli malnova (poste por tiu de Toledo), kie la reprezentado reduktiĝis al la altaj hierarkioj de la eklezio kaj la nobelaro.

La Tria koncilio de Toledo 589 estis la unua el ĝenerala aspekto kaj en ĝi estis decidita la forlaso de arianismo fare de la visigotaj hierarkoj kaj la konsekvenca politika aliĝo de la hispanromianoj, per la konvertiĝo de Rekaredo kaj la gotoj al katolikismo.

En el Kvara koncilio de Toledo 633 estis sankciita la elektiva karaktero de la visigota monarkio. Dum ĉi tiuj koncilioj estis prenitaj decidoj pri la limoj de la reĝa povo, sed multaj estis uzitaj por leĝigi uzurpadojn kaj kelkaj el ili altrudis akrajn leĝojn kontraŭ la judoj, kiel la Dek-sepa koncilio de Toledo 694.

Koncilioj

  • Unua koncilio de Toledo (397)
  • Dua koncilio de Toledo (527)
  • Tria koncilio de Toledo (589)
  • Kvara koncilio de Toledo (633)
  • Kvina koncilio de Toledo (636)
  • Sesa koncilio de Toledo (638)
  • Sepa koncilio de Toledo (646)
  • Oka koncilio de Toledo (653)
  • Naŭa koncilio de Toledo (655)
  • Deka koncilio de Toledo (656)
  • Dek-unua koncilio de Toledo (675)
  • Dek-dua koncilio de Toledo (681)
  • Dek-tria koncilio de Toledo (683)
  • Dek-kvara koncilio de Toledo (684)
  • Dek-kvina koncilio de Toledo (688)
  • Dek-sesa koncilio de Toledo (693)
  • Dek-sepa koncilio de Toledo (694)
  • Dek-oka koncilio de Toledo (ĉ. 702)

Vidu ankaŭ

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.