Vilkaviškis | |
Bazaj datumoj | |
---|---|
ŝtato: | Litovio |
distrikto: | Marijampolė (ĝis julio 2010) |
administra centro: | Vilkaviškis |
nombro de loĝantoj: | 34 419 (en 2023) |
en la urbo mem: | 9 444 (stato 2020) |
areo (komunumo): | ĉ. 1259 km² |
internacia telefona prefikso: | (+370) 342 |
koordinatoj: | 54° 38' norde, 23° 02' oriente |
Vilkaviškis estas subdistrikta komunumo en la sudokcidento de Litovio - ĝia administra centro estas la samnoma urbo Vilkaviškis. Komunumo kaj urbo ekde 1995 ĝis 2010 apartenis al la tiutempe ekzistanta distrikto Marijampolė. En 2023 en la komunumo vivis 34 419 loĝantoj, el tio komence de 2020 en la urbo mem 9 444.
Loĝlokoj
En la komunumo ekzistas:
- 3 urboj - Kybartai, Vilkaviškis kaj Virbalis;
- 5 urbetoj - Bartninkai, Gražiškiai, Keturvalakiai, Pilviškiai kaj Vištytis, plus aldone
- 384 vilaĝoj.
La plej grandaj loĝlokoj estas
Vilkaviškis - kun 13283 loĝantoj, Kybartai - kun 6556, Pilviškiai - kun 1493 kaj Virbalis - kun 1351.
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- paĝoj de la komunumo (litovaj) Arkivigite je 2011-06-09 per la retarkivo Wayback Machine
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.