Szamotuły | |||||
| |||||
Blazono | |||||
| |||||
urbo | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
Genitivo de la nomo | Szamotuł | ||||
Provinco | Grandpollando | ||||
Distrikto | Distrikto Szamotuły | ||||
Komunumo | Komunumo Szamotuły | ||||
Speco de komunumo | Urbo-kampa | ||||
Fondita en | 11-a jarcento | ||||
Urborajtoj | 1383 (nova loko) | ||||
Koordinatoj | 52° 36′ N, 16° 35′ O (mapo)52.616.583333333333Koordinatoj: 52° 36′ N, 16° 35′ O (mapo) | ||||
Alto super la marnivelo | 1,15 m | ||||
Areo | 10,11 km² | ||||
Loĝantaro | 18778 (en 2005) | ||||
Loĝdenso | 1 857,4 loĝ./km² | ||||
Poŝtkodo | 64-500 | ||||
Telefona antaŭkodo | 61 | ||||
Aŭtokodo | PSZ | ||||
TERYT | 4303924074 | ||||
Estro | Jacek Grabowski | ||||
Titolo de estro | Urbestro | ||||
Adreso de estraro | ul.Dworcowa | ||||
Poŝtkodo de estraro | 64-500 | ||||
Telefono de estraro | 61 292-75-01 | ||||
Fakso de estraro | 61 292-00-72 | ||||
Poŝto de estraro | umig@szamotuly.pl | ||||
Ĝemelaj urboj | Brignoles, Brunico, Gross-Gerau, Halderberge, Kinna, Tielt (Belgio) | ||||
Komunuma retejo | http://www.szamotuly.pl | ||||
Domajno | szamotuly.eu | ||||
Szamotuły (germane Samter) estas urbo en provinco Grandpollando en Pollando. Ĝi havas proksimume 19.000 loĝantojn kaj estas sidejo de samnoma distrikto Szamotuły (powiat szamotulski). La urbo troviĝas 32 kilometrojn norde de Poznań.
Historio
La plej frua konata komunumo en la loko de la hodiaŭa urbokerno ekzistis ekde la 11-a jarcento. Ĝi detruiĝis dum la jaro 1306 kaj poste rekonstruiĝis sub la nomo Nowe Szamotuły. Dum la jaro 1420 la komunumo ekhavis urbajn privilegiojn.
Dum la jaro 1793 la urbo iĝis parto de la germana ŝtato Prusio. Inter 1818 kaj 1920 ĝi estis sidejo de la germana distrikto Landkreis Samter, kaj post la Kontrakto de Versailles iĝis parto de Pollando.
Famuloj ligitaj kun la urbo
- Vaclavo el Szamotuły, pola renesanca komponisto kaj poeto
Vidindaĵoj
Inter la urbaj vidindaĵoj estas la preĝejo Matki Bożej Pocieszenia i św. Stanisława Biskupa, konstruita inter la jaroj 1423 kaj 1430 en gotika stilo. La konstruaĵoj de la eksa monaĥejo św. Krzyża (Sankta Kruco) konstruiĝis inter la jaroj 1675 kaj 1682 en baroka stilo.
Partneraj urboj
Szamotuły ekde la jaro 2000 havas kvar partnerajn urbojn en Eŭropo:
- Groß-Gerau en Germanio,
- Brunico en Provinco Bolzano (Italio),
- Tielt en Belgio kaj
- Brignoles en suda Francio.
Esperanto
De 1933 ĝis almenaŭ 1937 okazis ĉiujaraj esperantaj kursoj en ŝtata gimnazio kun meznombro de 60 partoprenantoj.[1]
Referencoj
- ↑ (1937) “Internacia Pedagogia Revuo” (3), p. 49.
Literaturo
- Munch H. Geneza rozplanowania miast wielkopolskich XIII i XIV w. (Genezo de urboplanado en Grandpolujo en la 13-a kaj 14-a jarcentoj), Kraków 1946
- Ludwik Józef Gomolec Szamotuły, gród Halszki (Szmotuły, murzonita urbo de Halŝka), Studia i Materiały do Dziejów Wielkopolski i Pomorza, kajero 2, 1958
Eksteraj ligiloj
- Muzeo Zamek Górków en Szamotuły Arkivigite je 2013-10-22 per la retarkivo Wayback Machine
- Oficiala urbopaĝo