Surses (komunumaro)
Blazono de la komunumaro Surses
Valo de Surses, rigardo norden al Savognin kaj Tinizong
Corn da Tinizon, komunumaro Surses
Mapo de la komunumaro Surses
komunumo en Svislando
Kantono Grizono
Distrikto Albulo
ĈeflokoSavognin
Koordinatoj 46° 35′ N  36′ O / 46.583 °N, 9.600 °O / 46.583; 9.600 (mapo)Koordinatoj: 46° 35′ N  36′ O / 46.583 °N, 9.600 °O / 46.583; 9.600 (mapo)
Nombro de loĝantoj2443 (2009-12-31)
Areo323,76 km²
Loĝantardenseco8 loĝantoj/km²

La Surses (komunuaro) (ĝis 1990 oficiale Oberhalbstein) estas administra unuo de Kantono Grizono kaj parto de la distrikto Albulo. Ĝi havis 2443 loĝantojn la 31-an de decembro 2009. Ĝia ĉefloko estas Savognin.

Geografio

La komunumaro de Surses kongruas kun la valo de Surses (en germana lingvo Oberhalbstein), kiu etendiĝas laŭlonge de la rivero Julia (rivero) sude de Tiefencastel ĝis al la kulmino de Juliopasejo.

Komunumoj de la komunumaro Surses

La distrikto Surses konsistas (stato en 2009) el 9 komunumoj, el kiuj Savognin estas la plej granda. Jen la listo:

Blazono Nomo Loĝantoj
(2009-12-31)
Areo
en km²
Komunumkodo
BivioBivio20776.733531
CunterCunter2367.123532
MarmoreraMarmorera4218.903533
MulegnsMulegns2833.793534
Riom-ParsonzRiom-Parsonz31355.973536
SaloufSalouf21831.493538
SavogninSavognin90122.243539
SurSur9723.223540
Tinizong-RonaTinizong-Rona34254.303541
Totale 92443323,76

Historio

La historia nomo Oberhalbstein indikas la valon, kiu situas supre de la ŝtono, temas pri la Ŝtono de Conters, en la romanĉa lingvo Crap Ses, de kiu deduktiĝas la romanĉlingva nomo Sur Ses respektive 'Surses. La unua dokumenta mencio de la regiono datiĝas el la jaro 1258 kiel Suprasaxo. En la Itinerarium Antonini el la 4-a jarcento estas indikita la romia vojo tans la Juliopasejo, kiu dum la kelta kaj romia epoko ĝis en la frua mezepoko estis la plej grava trafikvojo tra la Alpoj. Ek de la 12-a jarcento la episkopejo Koiro akiris influon en la valo, kaj ĝis en la 14-a jarcento la episkopejo akiris la regadon pri la tuta valo. En la jaro 1552 la loĝantoj de la valo sin liberaĉetis de la episkopa servuteco. En la jaro 1851 la komunumoj de la valo estis kunigitaj al la komunumaro Oberhalbstein, kiu en la jaro 1990 estis alinomita la komunumaro Surses. [1]

Notoj kaj referencoj

Eksteraj ligiloj


This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.