Komunumaro Brusio | |
---|---|
subdistrict of the canton of Graubünden | |
Kantono | Grizono |
Distrikto | Bernino |
Ĉefloko | Brusio |
Koordinatoj | 46° 15′ N 10° 7′ O / 46.250 °N, 10.117 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 15′ N 10° 7′ O / 46.250 °N, 10.117 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 1146 (2009-12-31) |
Areo | 46,29 km² |
Loĝantardenseco | 25 loĝantoj/km² |
La komunuaro Brusio estas administra unuo de Kantono Grizono kaj parto de la distrikto Bernino. Ĝi havis 1146 loĝantojn la 31-an de decembro 2009. Ĝia ĉefloko estas Brusio.
Geografio
La teritorio de la komunumaro Brusio kongruas kun tiu de ĝis ununura samnoma komunumo. Brusio formas la suban parton de la valo de Poschiavo, tra kiu fluas la rivereto Poschiavino. Krom la ĉefloko Brusio en la komunumaro situas en la valfundo la vilaĝoj Campocologno, Zalende, Campascio, Piazzo kaj Miralago kaj alte super la valo ankaŭ Viano kaj Cavajone.
Trafiko
Tra la komunumaro pasas la kantona ĉefvojo n-ro 29 kiu kondukas trans Berninopasejo kaj la Berninolinio de Retia Fervojo.
Lingvoj
La ĉefa lingvo en Brusio estas lombarda dialekto de la itala. Okaze de la popolnombrado de la jaro 2000 92,43% de la loĝantaro parolis la italan, 5,32% la germanan kaj 0,67% la romanĉan.
Komunumoj de la komunumaro Brusio
La komunumaro Brusio konsistas (stato en 2011) el unu sola komunumo:
Blazono | Nomo | Loĝantoj (2009-12-31) |
Areo en km² |
Komunumkodo |
---|---|---|---|---|
Brusio | 1146 | 46.29 | 3551 | |
Totale | 1 | 1146 | 46,29 |
Historio
La komunumaro Brusio estis kreita surbaze de la nova adiministracia ordo de Kantono Grizono de la jaro 1851. Ĝis tiam Brusio formis parton de la tribunalkomunumo Poschiavo kaj dividis ties historion. [1]
Notoj kaj referencoj
Eksteraj ligiloj
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Komunumaro Brusio – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
|